Ugo de' Borgognoni
Ugo da Lucca (1180-1258) | ||
---|---|---|
Ugo de' Borgognoni kaj lia filo Teodoriko de Borgognoni, ambaŭ italaj kirurgoj.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1180 en Lucca, Italio | |
Morto | 1258 en Bolonjo, Italio | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo, Medicina Lernejo de Salerno | |
Familio | ||
Infanoj | Teodorico de' Borgognoni vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto kirurgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ugo de' Borgognoni (1180-1258) estis itala kuracisto, konsiderata unu el la plej grandaj majstroj pri kirurgio de la Mezepoko. Li havis kvar infanojn (Teodoriko, Uberto, Veltro kaj Francesco), el kiuj Teodoriko de' Borgognoni (1205-1298), lia disĉiplo, same kiel lia patro, estis brila kirurgo.
Dum militkruco, kiun li partoprenis, li konstatis ke la vundoj pli bone resaniĝis, kiam lavitaj per vino ("Spongiasomnifera") aŭ boligitaj substancoj, kaj kovritaj per puraj tukoj kaj tuj suturitaj. Ĉi-metodo anticipis en multaj jarcentoj la malkovron de la antisepsio, kaj tute ne ricevis ajnan konsideron kaj estis praktikata de malmultaj escepte de lia filo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Inter 1218 kaj 1221 li akompanis la bolonjan armeon en Krucmilito, en Egiptio kaj Sankta Lando. Li estas konsiderata fondinto de la kirurgia lernejo de Bolonjo, kaj tri el liaj filoj estis kuracistoj. La kirurgo Bruno da Longobucco (1200-1286) kaj aŭtoro de la verko "Chirurgia", estis ankaŭ lia lernanto, en Bolonjo.
Borgonjono disvolvis kaj aplikis specialajn terapeŭtikajn aparatojn en ekstremaj frakturoj kaj luksacioj. Liaj kemiaj konoj limiĝis al aplikado de la hidrargo en la kuracado de pluraj haŭtomalsanoj kaj same li transdonis al sia filo Teodoriko la teknikon pri sublimigo de la arseno.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dizionario Biografico Treccani
- Personensuche
- Archivio Flavio Beninati Arkivigite je 2017-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Universidade Federal de Campina Grande[rompita ligilo]
- Il medico di famiglia[rompita ligilo]
- Medieval Science, Technology, and Medicine: An Encyclopedia, Thomas F. Glick, Steven Livesey, Faith Wallis
- Medieval Medicine, Plinio Prioreschi
- Military Medicine: From Ancient Times to the 21st Century, Jack Edward McCallum
- Practical Medicine from Salerno to the Black Death, Luis Garcia-Ballester
- Enzyklopädie Medizingeschichte, Werner E. Gerabek, Bernhard D. Haage, Gundolf Keil, Wolfgang Wegner
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kirurgio
- Teodorico de' Borgognoni (1205-1298),
- Inocento la 4-a (1195-1254)
- Bruno de Longobucco (1286)[1], itala kuracisto kaj kirurgo
- Ambrozo Pareo (1510-1590)
- Gi de Ŝoliako (1298-1368)
- Mondino dei Liuzzi (1275-1326)
- Henri de Mondeville (1260-1320)
- Ruggero Frugardi (1140-1195)