Tulkarm
Tulkarm | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | P300-P309 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 89 759 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 752 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 19′ N, 35° 2′ O (mapo)32.31111111111135.030833333333Koordinatoj: 32° 19′ N, 35° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 107 m [+] | ||||
Areo | 32,61 km² (3 261 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tulkarm [+] | |||||
Tulkarm aŭ Tulkarem (arabe: طولكرم) estas palestina universitata urbego en Cisjordanio. La loknomo signifas: "monto de vitejoj."
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 89 759 loĝantoj sur areo de 32,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 752 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 61,941 (2007); 100,000 (takso kun la rifuĝintoj en 2016)
- Areo: 28,88 km²
- Supermara alteco: 138 m
- 32° 18′ 42″ N 35° 01′ 38″ O / 32.31167 °N, 35.02722 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tulkarm situas sur ebenaĵo laŭvoje inter Nablus kaj Netanja ĉe la armistica limo en la cisjordania flanko. En la pasinteco ĝi estis krucvojo de la marborda fervojo kaj branĉo de la mallarĝa fervojo ĝis Damasko. La menciita Nablus troviĝas 24, Qabatiya 26, Jenin 30, Ramalaho (kvazaŭ ĉefurbo) 49, Bet-Leĥem 68, Hebron 87, Ĝabalija 101 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la islama konkero en 1187 kurdoj alvenis en tiun areon. En la 1230-aj jaroj religiemaj araboj alvenis. Palestino estis integrigita al la Otomana Regno en 1517. Tulkarm aperas sur franca mapo dum la invado de Napoleono en 1799 kiel Toun Karin. Franca esploristo en la 19-a jarcento vizitis Tulkarm, kiun li priskribis kiel estaĵon de "konsiderinda" grandeco, kun proksimume 1,000 loĝantoj. Tulkarm fariĝis la administra centro de distrikto en 1886, poste municipo en 1892. En 1908 la fervojo ekfunkciis. En 1918 la britoj okupis la plenan Palestinon. Post 2 jaroj vojo estis konstruita al la marbordo de Netanja. Dum la milito en 1948 Tulkarm estis sub la kontrolo de armeo de Irako, poste ĝi estis parto de Jordanio. En la sekva jaro la nova limo de Israelo estis ĝuste antaŭ la urbeto, sekve la loko estis tuj kolektejo de rifuĝintoj. Nablus transprenis la administrajn taskojn. En 1950 tendaro por rifuĝintoj estis establita. En 1967 ankaŭ Tulkarm estis okupita fare de Israelo, sed Israelo retiriĝis en 1995. La areo iĝis palestina aŭtonomio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Tulkarm estas mediteranea kaj subtropika. La averaĝtemperaturo dum vintro varias de 8 ĝis 16 °C, dum somero varias de 17 ĝis 30 °C. Jare averaĝe pluvas 662 milimetroj. En julio kaj aŭgusto ne pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- amuzparko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2]