Saltu al enhavo

Translingvado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Translingvado aŭ translingvigo kiel oni ofte nomas ĝin en lingvistikotranslingvismo[1] (angle: translanguaging[2]) kiel oni ofte nomas ĝin en studoj pri literaturo/verkado, estas kolektiva nomo por ĉio rilate al multlingveco kaj kiu malakceptas la unulingvan normon. Translingvado helpas disrompi la socie konstruitajn lingvohierarkiojn kiuj estas respondecaj por la subpremado de la lingvoj de multaj malplimultaj popoloj[3].

La termino estas ofte uzata en edukaj procezoj per kiuj plurlingvuloj uzas siajn lingvojn kiel integran komunikan sistemon dum kiu la parolanto uzas la tutan lingvan repertuaron[4] sen konsidero pri la socie kaj politike determinitaj limoj de iuj (kutime naciaj kaj ŝtataj) lingvoj[3]. Translingvado estas dinamika procezo en kiu plurlingvaj lingvo-uzantoj peras kompleksajn sociajn kaj kognitajn aktivecojn tra strategia uzo de multobla semiotikaj rimedoj por agi, scii kaj esti.[5]

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Oni pensas ke la termino estis unue elpensita en la kimra lingvo kiel trawsieithu fare de Cen Williams en lia neeldonita tezo el 1994, titolita, "Taksado de instru- kaj lernmetodoj en la kunteksto de dulingva mezgrada edukado".[6] Ĝi maksimumigas la dulingvan kapablecon de la infano kaj estas uzata tutmonde[7].

Kvankam kelkaj sciencistoj asertis ke translingvado estas fundamente malsama de kodoŝanĝo (angle : codeswitching, miksado de pli ol unu lingvo dum parolado), ĉi tiu aserto ne kongruas kun datumoj aŭ la teoria literaturo pri kodoŝanĝo. Samkiel pri kodoŝanĝo laŭdire ankaŭ translingvado estas karakterizata de la integriĝo de multoblaj lingvoj en la sama lingva kunteksto.[8]

La celoj de translingvado estas disrompi akceptitajn lingvajn hierarkiojn, defii la procezojn de minorigo, apartigo kaj koloniigo de lingvoj kaj ebligi al minoritataj popoloj esprimi sian identecon[9]. Esence ĝi permesas al plurlingvuloj esprimi sin malsimile ol en sia denaska lingvo kaj eĉ kultivi alian personecon[10]. La translingvisma aliro permesas al studentoj de diversaj lingvaj kaj kulturaj fonoj navigi inter kaj uzi diversajn lingvojn kaj teknikojn de retoriko en verkado ekzemple. Edukado en tutmondiĝanta mondo kreskigas la bezonon je homoj kiuj scias labori trans diferencoj, ne nur de lingvoj, sed ankaŭ de fakoj kaj kulturoj.

Translingvado por pli da lingva egaleco

[redakti | redakti fonton]

La koncepto de translingvado precipe gravas por lernejoj interesitaj pri la lingva kaj intelekta kresko de dulingvaj studentoj same kiel por minorigitaj komunumoj implikitaj en klopodoj de lingvokonservado kaj lingva revigliĝo.

Pro tio ke atingi denaske parolatan statuson preskaŭ ne eblas sen jaroj da studado kaj por ke kelkaj lingvovariaĵoj estu la solaj legitimitaj variaĵoj[11], translingvado ofertas oportunojn al studentoj por lerni lingvon en pli subtena maniero per la akcelo de ilia lingvo-akirado en ĉiuj variaĵoj, anstataŭ devigi ilin partopreni en kaj akiri ununuran superregan variaĵon[11][12][13].

Transllingvado povas helpi rompi limojn inter lingvoj, ĉar translingvado helpas disvolvigi la plenan lingvorepertuaron de parolanto, senkonsidere de vigla aliĝo al la socie kaj politike difinitaj limoj de iuj lingvoj (kutime naciaj kaj ŝtataj) [14]. La teorio de translingva praktiko forigas la ideon de universala transcenda signifo kaj anstataŭe emfazas la konstantan individuan intertraktadan procezon de ambaŭ konceptoj kaj signifoj[15].

La koncepto de translingvado estas de speciala graveco por lernejoj interesataj en la lingva kaj intelekta kreskoj de dulingvaj gelernantoj, samkiel por malplimultigitaj komunumoj implikitaj en lingvaj konservado kaj revitaligo, ĉar ĝi helpas disrompi la socie konstruitajn lingvajn hierarkiojn, kiuj estas respondecaj por la subpremo de la lingvoj de multaj plej malgrandaj popoloj. Alia interesa fakto estas ke al unulingvuloj oni permesas preskaŭ ĉiam kaj ĉie translingvi, dum al dulingvuloj oni nur permesas translingvadon en limigita nombro da protektitaj situacioj.[14]

Kompari lingvojn kaj variantojn de tiuj lingvoj iras sisteme en la direkton de translingvado kaj funkcia plurlingva lernado, sed tamen povas esti rigardata kiel lingva konscio ĉar la aliaj lingvoj kaj variantoj estas nur limigite uzataj kaj ne nepre uzataj pli aktive. Ĉe translingvado pluraj lingvoj kaj variantoj estas uzataj samtempe kaj flekseble unu apud la alia [16].

La evoluo de translingvado kiel parto de la pedagogio por akiri duan lingvon signifas ideologian ŝanĝon en dulingvaj kaj plurlingvaj eduksistemoj, en kiuj dulingveco kaj plurlingveco ne plu vidiĝas kiel malavantaĝo por lerni duan lingvon, sed prefere kiel plusvaloro[17][18].

Translingvado kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Beletra translingvado en Esperanto estas konscia elekto por translingvado, ĉar verkistoj en Esperanto (vidu ankaŭ Esperanta PEN-Centro) ne iĝas dulingvaj pro subpremo aŭ milito kiel en la kazo de migrantoj. Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo verkas en Esperanto ne pro perdo de identeco aŭ de lingvo, sed pro riĉiĝo rilata al ideoj de internacia kompreno kaj lingva justeco, sed ankaŭ ĉar ili sentas sin pli memfidaj kaj malpli inhibitaj verkante en Esperanto. La lingvo Esperanto adaptiĝas prefere al ili ol ke ili devas adaptiĝi al rigida fremda lingvo. Tio estas pro la trajto de la lingvo: produktiva vortfarado kaj fleksebla sintakso[19].

Translingvado kaj vikipedio

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la vikipedia enciklopedio estas prefere multlingva ol translingva, kiam oni uzas ĝin en klasĉambroj ambaŭ instruisto kaj gelernantoj ofte ne konscias pri ĝia translingva pontencialo. Ĝi rolas kiel translingva lernilo en la senco ke ĝi enhavas kvazaŭ paralelajn tekstojn en multaj lingvoj pri multege da temoj. En la kazo de la esperanta vikipedio gravas ke diverslandaj kontribuantoj uzas diversajn fontojn kaj literaturojn por ke la artikoloj redonu prefere tutmondecan rigardon en la senco ke ili enhavas vidpunktojn kun referencoj el aliaj lingvoteritorioj. Se oni tradukas al Esperanto, indas rigardi pli ol nur unu lingvoversion kiel fonton[20].

Videblas tri niveloj de translingva vikipedia uzado:

- Fonto de scio, sendepende de la lingvo kun kiu la studento sentas sin plej komforta aŭ de la celolingvo por lingvaj lernantoj.

- Komparo inter lingvoj. Ambaŭ lingvaj, genraj, elektaj kaj perspektivaj diferencoj en la prezentado de la sama temo en malsamaj lingvoj povas doni fruktodonan diskutadon en la klasĉambro trans kaj inter lingvoj. Ĉi tiuj translingvaj komparoj povas esti eminenta ilo por la evoluo de la kritika penskapablo inter studentoj.

- Translingva verkado, kiam gelernantoj aldonas tekston al Vikipedio en pluraj lingvoj, uzante fontojn el iu(j) lingvo(j) por verki en iu alia[21].

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Translanguaging en la angla Vikipedio.

  1. Noto pri translanguaging (translingvismo): Steven G. Kellman estis inter la unuaj akademianoj kiu uzis la esprimon translingvismo en sia libro "The Translingual Imagination." [1996 kolekto, Switching Languages: Translingual Writers Reflect on Their Craft]. Laŭ tiu ĉi verko translingvaj verkistoj estas aŭtoroj, kiuj verkas en pli ol unu lingvo aŭ en alia lingvo ol sia ĉefa au denaska lingvo en maniero kiu emfazas liberecon de kultura kaj unulingva sindeteno. La translingva verkisto estas aŭtoro kiu havas la kapablon transiri al nova lingva identeco, kiel en la kazo de Esperanto-aŭtoroj kiuj ĉiuj estas ankaŭ eksterlingvaj verkistoj.  
  2. (en + plurlingve) Hilda de Windt Ayoubi, Pieter C. Muysken, Translingualism, Translation and Caribbean Poetry, 2022, Amsterdam University Press, ISBN 9789463727440
  3. 3,0 3,1 (en) Ricardo Otheguy, Ofelia García, Wallis Reid, Clarifying translanguaging and deconstructing named languages: A perspective from linguistics (PDF), eld. De Gruyter Mouton, Applied Linguistics Review 2015; 6(3): p. 283
  4. Canagarajah, Suresh (2011). “Codemeshing in Academic Writing: Identifying Teachable Strategies of Translanguaging”, The Modern Language Journal 95 (3), p. 401–417. doi:10.1111/j.1540-4781.2011.01207.x. 
  5. Ofelia Garcia and Li Wei (2014) Translanguaging: Language, Bilingualism and Education. Palgrave Macmillan
  6. (angla) Lewis, Gwyn; Jones, Bryn; Baker, Colin (2012). "Translanguaging: Origins and Development from School to Street and Beyond". Educational Research and Evaluation. 18 (7): 641–654. doi:10.1080/13803611.2012.718488.
  7. (angla) "Translanguaging - An approach to bilingualism where speakers switch from one language to another". The New York Times, la 1-an de decembro 2010.
  8. MacSwan, Jeff (2017). “A multilingual perspective on translanguaging”, American Educational Research Journa 54 (1), p. 167–201. doi:10.3102/0002831216683935. 
  9. (en) Emily Bouza, Tim Cavnar, and Keli Tucker, Translingualism: An Alternative to Restrictive Monolingual Ideologies in Writing Instruction, Another World, la 27-an de oktobro 2020.
  10. (en) A. Leverkuhn, What Is Translingualism?, Languagehumanities.org, la 14-an de junio 2023.
  11. 11,0 11,1 (angla) Cushman, Ellen (2016). "Translingual and Decolonial Approaches to Meaning Making". College English. 78 (3): 234–242.
  12. (angla) Canagarajah, Suresh (2011). "Codemeshing in Academic Writing: Identifying Teachable Strategies of Translanguaging". The Modern Language Journal. 95 (3): 401–417. doi:10.1111/j.1540-4781.2011.01207.x.
  13. (angla) Seidlhofer, Barbara (2003). "A concept of international English and related issues: From 'real English' to 'realistic English'". Language Council of Europe Language Policy Division GD IV.
  14. 14,0 14,1 (angla) Ricardo Otheguy*, Ofelia García and Wallis Reid, Clarifying translanguaging and deconstructing named languages: A perspective from linguistics, Applied Linguistics Review 2015; 6(3): 281–307, De Gruyter Mouton.
  15. Lydia H. Liu, The Problem of Language in Cross-Cultural Studies. (1995). En: Hwa Yol Jung (eld.): Comparative Political Culture in the Age of Globalization. Lexington Books, Lanham 2002.
  16. (nl) Respondoj al demandoj pri traktado de multlingvismo en edukado en la nederlanda lingvoregiono, p. 14 (PDF)
  17. (angla) Canagarajah, Suresh (2006). "The place of world Englishes in composition: Pluralization continued". College Composition and Communication. 57: 586–619.
  18. (angla) Hult, F.M. (2012). Ecology and multilingual education. En : C. Chapelle (Gen. Ed.), Encyclopedia of applied linguistics (Vol. 3, pp. 1835-1840). Malden, MA: Wiley-Blackwell.
  19. (en) Steven G. Kellman, Natasha Lvovich, En: Kelly Washbourne, Ben Van Wyke, Kelly Washbourne, Ben Van Wyke, The Routledge Handbook of Literary Translation, p. 123, eld. Routledge, 2018, ISBN 9781315517117
  20. Bernardo, Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj, Ipernity, 2010.
  21. (angla) Johansson, Sverker & Lindberg, Ylva, Wikipedia in the translanguaging classroom (Vikipedio en la translingva klasĉambro), Conference Paper, abstract, 2015

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • (angla) jmillington, Translingual Practice and Literature – a challenge to Modern Languages? (Tradukaj praktikoj kaj literaturo - defio al modernaj lingvoj?), OWRI.
  • (angla) García, O. (2009). Education, multilingualism and translanguaging in the 21st century. In A. Mohanty, M. Panda, R. Phillipson, & T. Skutnabb-Kangas (Eds.), Multilingual education for social justice: Globalizing the local (pp. 140–158). New Delhi, India: Orient Blackswan. Garcia, O., & Li Wei. (2014).
  • (angla) Translanguaging: Language, bilingualism and education. New York, NY: Palgrave MacMillan.
  • (angla) Makalela, L. (2015). Moving out of linguistic boxes: the effects of translanguaging strategies for multilingual classrooms. Language and Education 29(3), 200-217.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

je la 14-a de julio 2018.