Torremocha de Jiloca
Torremocha de Jiloca | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44381 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 1° 18′ U (mapo)40.5896254-1.2955995Koordinatoj: 40° 35′ N, 1° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 981 m [+] | ||
Areo | 33,94355 km² (33 94. 355 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torremocha de Jiloca [+] | |||
Torremocha de Jiloca [toreMOĉa deĥiLOka] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Torremocha estas etimologie komprenebla kiel Senkreneligita Turo kaj de Jiloca aludas al la rivero Jiloca kiu kreas la valon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 35 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Okcidente de la municipa teritorio estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330.
Ĝi etendiĝas sur la dekstra bordo de la rivero Jiloca, okcidente de la montaro Sierra Palomera. La orografio de la municipa teritorio estas markita per la depresio Calamocha-Teruel, kreita de la rivero Jiloca, kaj de la limigaj montaroj, nome la Sierra de Albarracín okcidente kaj la sierra Palomera oriente, ambaŭ integritaj en la Iberia Sistemo. La altitudo gamas inter 1533 m kaj 975 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 981 m super marnivelo.
Nordokcidente: Alba | Norde: Torrelacárcel | Nordoriente: Aguatón |
Okcidente: Alba kaj Santa Eulalia del Campo | Oriente: Camañas | |
Sudokcidente: Santa Eulalia del Campo | Sude: Santa Eulalia del Campo | Sudoriente: Santa Eulalia del Campo |
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Torremocha de Jiloca oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, la urbodomo, la kastelo ktp.