Saltu al enhavo

Taha Hussein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taha Hussein
Persona informo
طه حسين
Naskiĝo 14-an de novembro 1889 (1889-11-14)
en Provinco Minja
Morto 28-an de oktobro 1973 (1973-10-28) (83-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj arabafrancalatinaanglakorea vd
Ŝtataneco Egiptio (1971–1973)
Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1971)
Respubliko Egiptio (1953–1958)
Egipta Reĝlando (1922–1953)
Sultanlando Egiptio (1914–1922)
Otomana Imperio (1889–1914) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo
Universitato de Kairo
Universitato de Montpellier
Al-Azhar-universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Sūzān Ṭāhā Ḥusayn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
universitata instruisto
politikisto
literatursciencisto
romanisto
literaturkritikisto
tradukisto
verkisto
historiisto
literaturhistoriisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturscienco, arabologio kaj Ŝemida lingvaro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Future of Culture in Egypt ❦
On Pre-Islamic Poetry vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Taha HUSSEIN (en egipta araba: [ˈtˤɑːhɑ ħ(e)ˈseːn], en araba: طه حسين‎; 15a de Novembro, 1889 – 28a de Oktobro, 1973) estis egiptia verkisto, ofte nomita «dekano de la arabaj beletroj» aŭ «Kahir al-Zalam» (nome la konkerinto de la malhelo).[1] Naskiĝinta en Magaga, perdis la vidkapablon dum la infanaĝo, sed spite tiun malhelpon, li plue studis nome en la Universitato Al-Azhar de Kairo, kie li studis religion kaj literaturon.[2] Venis poste al la Egiptia Universitato — kiam Al-Azhar malakceptis havigi al li diplomon — kaj tie iĝis la unua studento kiu akiris doktorigon. Poste li studis en Sorbono en Parizo, kaj specializiĝis en Historio de Antikveco, greka kaj latina, kaj poste li doktoriĝis. En Francio li konis tiun kiu estos lia edzino.[1]

Reveninta al Egiptio, li laboris kiel profesoro kaj publikigis Fil-Ŝiʿir al-Gāhilī (Pri la antaŭ-islama poezio), en kiu li esprimis klarajn dubojn pri la aŭtenteco de la araba antaŭ-islama poezio kaj pri kelkaj ĉapitroj de la Korano, kio havigis al li kritikojn kaj rifuzojn, pro kio li poste estos elpostenigita.

Unu de liej plej konataj verkoj estas Mustakbil al-thaqafa fi Misr (La estonteco de la edukado en Egipto) estis publikigita en 1938. Taha estis poste rektoro de la Universitato de Kairo, membro de la Akademio de la Araba Lingvo kaj ministro de edukado de Egipto, posteno de kiu li atingis, ke la baza edukado estus deviga kaj senpaga.[1]

Lia verkaro fokuziĝas al analizo de la Araba literaturo, la Historio de Islamo, kvankam li verkis ankaŭ pri sociaj kaj politikaj temoj.[2] Inter aliaj aferoj, li tradukis al la araba multajn verkojn de la literaturo de Eŭropo.[3] En 1973, li ricevis la Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, nome rekono atribuita de la Unuiĝintaj Nacioj al personoj kaj organizoj kiuj faris gravajn atribuitan en «la promocio kaj protekto de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberecoj».[4]

  1. 1,0 1,1 1,2 Goldschmidt, p. 81
  2. 2,0 2,1 «Taha Hussein».[rompita ligilo] Atlas del pensamiento. Konsultita la 14an de novembro 2010.
  3. «HUSEIN, Taha».[rompita ligilo] Bienvenidos a la fiesta.com. Konsultita la 14an de novembro 2010.
  4. «Premio de Derechos Humanos de las Naciones Unidas». UN.org. Konsultita la 14an de novembro 2010.