Sumatra perdriko
Aspekto
Sumatra perdriko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arborophila sumatrana (Ogilvie-Grant, 1891) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sumatra perdriko aŭ Grizbrusta perdriko (Arborophila sumatrana) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi troviĝas en Indonezio (de kies insulo Sumatro devenas la latina scienca nomo kaj unu el la komunaj nomoj, kvankam ankaŭ multaj aliaj perdrikoj eĉ de tiu genro de Arbofiloj loĝas en tiu insulo) kaj Malajzio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.
Diference de la plej proksimaj parencoj tiu perdriko havas grizan bruston anstataŭ brunan, kio estas kialo por la alternativa komuna nomo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Arborophila sumatrana[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio de 2007.
|