Srbská
Srbská | |
germane Wünschendorf | |
vilaĝo | |
Senjora domo
| |
Oficiala nomo: Srbská | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Liberec |
Administra municipo | Horní Řasnice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Fridlanta terlango |
Montaro | Fridlanta montetaro |
Najbaras kun | Miłoszów Pollando |
Domoj | 12 (2011) |
Situo | Srbská |
- koordinatoj | 50° 59′ 26″ N 15° 14′ 01″ O / 50.99056 °N, 15.23361 °O (mapo) |
Katastro | 5,62 km² (562 ha) Srbská |
Loĝantaro | 41 (2021) |
Denseco | 7,3 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1482 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 463 65 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Srbská | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Srbská (germane Wünschendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Řasnice, troviĝanta en distrikto Liberec. Estas ĉi tie registritaj 12 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 41 loĝantoj.
Srbská estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,62 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1482.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 760 |
1880 | 727 |
1890 | 638 |
1900 | 629 |
1910 | 635 |
1921 | 623 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 535 |
1950 | 113 |
1961 | 111 |
1970 | 103 |
1980 | 33 |
1991 | 22 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 25 |
2011 | 30 |
2021 | 41 |
Atako kontraŭ ĉi tiea doganejo
[redakti | redakti fonton]La monumento ĉe la doganejo rememorigas la 23-an de septembro 1938, kiam tri ĉi tieaj doganistoj fariĝis viktimoj de atako de naziaj diversantoj. En la municipo tiutempe vivis pli ol 600 germanoj kaj proksimume 20 ĉeĥoj kaj estis ĉie permesita malgranda limregiona kontakto eluzata de loĝantoj el ambaŭ flankoj de la limo dum vojo al laboro. La 23-an de septembro ĉirkaŭ la 23-a horo venis en la ĉeĥoslovakan doganejon du ĉeĥoslovakaj germanoj vojaĝantaj ĝis Germanio. Kiam la deĵoranta recipiento de financa gardistaro Václav Čep estis zorganta pri enskribado de tiuj ĉi alvenintoj en la doganejo, unu el ili pafis lin en la temporalon. Pluaj du kontrolistoj de la gardistaro Josef Vojta kaj Bohumil Hošek tuj aperis sub pafado de la divesantoj. La unue nomita pereis surloke, la alia post transporto en malsanulejon en Frýdlant. Ambaŭ atakintoj fuĝis poste en Germanion, de kie kontraŭ la ĉeĥoslovaka doganejo sidiĝis forta maŝinpafila pafado. Tiutempe defendis la doganejon sole du zorgistoj: Bohumil Novotný kaj Josef Uher. Tiuj forlasis siajn postenojn nur je la dua kaj tridek, kiam ambaŭ viroj (tiutempe jam vunditaj) ekkontaktiĝis kun loka trupo de GDŜ. Proksimume je la kvina horo al la loko de interpafado venis la alvokita soldataro.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Srbská, monumento kaj Senjora domo
-
Srbská, domo n-ro 56
-
Srbská, domo n-ro 56
-
Srbská, domoj n-ro 9, 50 kaj 51
-
Srbská, domo n-ro 11
-
Srbská, alveturejo al ŝtatlimo
|