Siria Civila Defendo
Aspekto
Siria Civila Defendo | |||||
---|---|---|---|---|---|
الدفاع المدني السوري | |||||
organizaĵo | |||||
Komenco | 2013 | ||||
Lando(j) | Siria opozicio vd | ||||
Sidejo | Amsterdamo | ||||
Tipo | civildefenda neregistara organizaĵo | ||||
Agareo | |||||
Moto | We act neutrally, impartially and for all Syrians • Wir handeln neutral, unparteiisch und für alle Syrer • Мы действуем нейтрально, беспристрастно и для всех сирийцев • Ni agas neŭtrale, senpartie kaj por ĉiuj sirianoj • Nous agissons de manière neutre, impartiale et pour tous les Syriens | ||||
Fondinto(j) | Raed al Saleh • James Le Mesurier vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | whitehelmets.org | ||||
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | ||||
La organizaĵo Siria Civila Defendo - arabe الدفاع المدني السوري, latinliterigo ad-difāʿ al-madanī s-sūrī - estas privata civildefenda organizaĵo de volontuloj kaj pagitaj laboristoj en Sirio, kiu aktivas en la interna milito en neregistaraj partoj de la lando ekde 2013. La membroj estas rekoneblaj per siaj blankaj kaskoj. Ĝi ne estu konfuzita kun la ŝtataj siriaj ŝtataj civilprotektaj fortoj. La 3-an de aprilo 2020, la laborforto estas 2900.
En 2016 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- internacia retejo whitehelmets.org (arabe, angle, france, germane, hispane kaj ruse)
- aldona retejo syriacivildefense.org en 2022 ne funkcias Arkivigite je 2016-02-21 per la retarkivo Wayback Machine