Sigmo
Sigmo (majuskla Σ, minuskla σ, minuskla en fino de vorto ς) estas la 18-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron 200. Kiam uzata je la fino de vorto, kaj la vorto estas ne estas tute majuskla, la fina formo (ς) estas uzata. Ekzemple Ὀδυσσεύς (Odiseo) - rimarku la du sigmojn en la centro de la nomo, kaj la vorto-finan sigmon je la fino. Devas ne esti konfuzita kun la cedilo ç.
La litero estas definitive derivita de litero ŝin 𐤔 de fenica alfabeto. Tamen, ĝia nomo derivas de samekh.
La majuskla formo de sigmo estis pruntita en la latinan alfabeton por servi kiel la majuskla de esh (minuskla ʃ).
Lunoforma sigmo
[redakti | redakti fonton]En orienta formoj de greka skribo (kontraŭe al la okcidenta greka alfabeto uzita en la eŭropaj grekaj kolonioj) kaj en la mezepoko estis ofte uzata la lunoforma sigmo (majuskla Ϲ, minuskla ϲ) — kiu similas, sed kiu estas neniel rilata al la latina litero C. Lunoforma sigmo estis ofte uzata por skribo de mezepoka greka, kaj ĝi povas ankoraŭ iam okazi en surskriboj de greka ortodoksa eklezio, kaj ankaŭ en certa printitaj redakcioj de klasikaj aŭtoroj. La formo de la cirila litero С [s] kaj kopta litero sima estas derivitaj de lunoforma sigmo.
Sur moneroj de la antikvogreka periodo en Barato, iam estis uzata lunoforma sigmo. Ĉi tiu sigmo daŭris al esti skribita tiamaniere ankaŭ en mezepoka greka.
Punktita lunoforma sigmo (kodita kiel U+03FE) Ͼ estis uzata de Aristarko kiel redakta signo indikanta ke la linio tiel markis estas je malĝusta pozicio. Simile, kontraŭsigmo (kodita kiel U+03FD) Ͻ povas marki linion kiu estas ne en vera loko. Punktita kontraŭsigmo (kodita kiel U+03FF) Ͽ povas indiki linion post kiu la reordigoj devus esti faritaj.
Scienco kaj matematiko
[redakti | redakti fonton]Majuskla Σ estadas uzata kiel simbolo por:
- La sumada operatoro.
- Klaso de barjonoj en partikla fiziko.
- En lingvistiko kaj komputiko ĝi estas uzata por la aro de simboloj kiuj formas alfabeton.
Minuskla σ estadas uzata kiel simbolo por:
- Sigma kaŭcio en kemio.
- La parametro norma diferenco de loĝantaro (kiel kontraŭ specimeno) en statistiko.
- Kvalita modelo por negoco, ses sigmoj, bazita sur la norma diferenco, ofte nomata kiel 6σ.
- σ-algebro, (sigma-algebro) kaj sigmo-finia mezuro en mezura teorio; pli ĝenerale, la simbolo σ servas kiel mallongigo por kalkulebla aro (kalkulebla), ekzemple σ-kompakta topologia spaco estas tiu kiu) povas esti skribita kiel kalkulebla unio de kompaktaj subaroj.
- La dividanta funkcio| (sumo de divizoroj) en nombroteorio.
- La konstanto de Stefan-Boltzmann.
- Mezuro de elektra konduktiveco.
- Normala streĉo en kontinuaĵa mekaniko.
- Silabo en fonologio.
- La spektro de matrico , skribata kiel σ(A), en aplika matematiko.
- Surfaca potenciala diferenco.
- En rilata algebra sigmo estas uzata por la unuloka operacio de elektado sur datumbaza rilato.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Dum la 1930-aj jaroj, majuskla Σ estis uzata kiel la simbolo de la Ação Integralista Brasileira, radikala dekstra movado en Brazilo.