Scipiono Afrika la Juna
Publius Cornelius Scipio Africanus minor Numantinus aŭ Scipiono Afrika la Juna (naskiĝinta en 185 a.K., mortinta en 129 a.K.) estis adopta filo de Scipiono Afrika la Maljuna (de kiu li ricevis sian ĉefan nomon) kaj filo de Emilio Paŭlo. Cicerono laŭdegis lin en la verko De re publica; Wolfgang Amadeus Mozart verkis ĉi-koncernen la serenadon Il sogno di Scipione.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Pro strategiistaj sukcesoj li jam en 147, malgraŭ neankoraŭa atingo de la priskribita minimuna aĝo, elektiĝis konsulo. Estis lia tasko fini la Trian punikan militon kontraŭ la kartaganoj. La urbo estis konkerita malfacilege en la 146-a jaro. Poste li estis en 142 cenzoro publika ĉiam denove kritikante troan luksuson. En 134 li la duan fojon fariĝis konsulo kaj venkis en 133 la defendantojn de Numantio.
Dum la malĉeesto lia bofrato Sempronio Grakĥo estis iĝinta viktimo de liaj popularaj leĝoj. Scipiono rekte sentis la danĝeron de iu ŝanĝo de la konstitucio (pro la interna kaduko de la ŝtato) kaj sekve deklaris li post la reveno en 132 publike ke la mortigo de Sempronio Grakĥo estis justa afero.
Tamen li poste volis ŝanĝi la proprajn agrarajn leĝojn; la matenon de la decida tago oni trovis lin mortinta enlite.
Eĉ pli ol lia adopta patro li jam dummilte okupiĝis pri literaturo. La stoikisto Panaitio kaj la historiografo Polibio, la satirfaranto Gajo Lucilio kaj la komediverkanto Terencio estis spiritaj anoj de liaj rondoj. Kelkaj eĉ supozis ke kelkajn terenciajn komediojn verkis Scipiono mem (pro la stila eleganteco de la dramoj).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 226-227 (tie ĉi interrete)