Roza Otunbajeva
Roza Otunbajeva | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Роза Исаковна Отунбаева | |||||
Naskonomo | Роза Исаковна Отунбаева | ||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1950 (74-jaraĝa) en Biŝkeko | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | kirgiza • rusa • angla • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio Kirgizio vd | ||||
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Kirgizio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roza Isakovna OTUNBAJEVA aŭ Roza OTUNBAJEVA (kirgize kaj ruse en cirila alfabeto Роза Исаковна Отунбаева; naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1950) estas prezidantino de Kirgizio, elektita post la protestoj kiuj rezignigis la ĝistiaman prezidenton Kurmanbek Bakijev kaj post la Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en 2010[1]. Ĝis regula parlamenta baloto ŝi en 2010 ankaŭ funkciis kiel estro de la provizora registaro de Kirgizio, do aldone al la prezidanta posteno plenumis la funkcion de ĉefministro. Antaŭ tio ŝi estis ministrino pri eksteraj aferoj de sia lando kaj estro en la parlamento de la opozicinta Socialdemokratia Partio de Kirgizio.[2]
Ŝi estas la unua prezidentino en Centra Azio.
La 30-an de novembro 2010 anonciĝis ke ŝia sampartiano Almaz Atambajev, kiu en 2007 jam dum 8 monatoj estis kirgizia ĉefministro, en registara koalicio el la Socialdemokratia Partio de Kirgizio kun la partioj Ata Meken kaj Respublika transprenas la postenon de ĉefministro, dum Roza Otunbajeva daŭre restas ŝtata prezidentino. Post baloto de oktobro 2011, Almaz Atambajev transprenis de ŝi la prezidantan postenon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ El presidente depuesto de Kirguizistán abandona el país www.elpais.com
- ↑ Street battles leave Kyrgyzstan on brink of revolution Telegraph.co.uk, 8a aprilo 2010