Roszków (distrikto Racibórz)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Roszków |
Roszków | |
germane: Roschkau, ĉeĥe: Roškov | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Roszków | |
Ŝtato | Pollando |
---|---|
Provinco | Silezia Provinco |
Distrikto | Distrikto Racibórz |
Komunumo | Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo) |
Historiaj regionoj | Silezio, Prusio, Tria regno |
Rivero | Odro |
Situo | Roszków |
- koordinatoj | 49° 57′ 52″ N 18° 18′ 07″ O / 49.96444 °N, 18.30194 °O (mapo) |
Loĝantaro | 476 (2008) |
Unua skribmencio | 1264 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 47-450 |
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 |
Aŭtokodoj | SRC |
Situo enkadre de Pollando
| |
Situo enkadre de Silezia provinco
| |
Vikimedia Komunejo: Roszków (Krzyżanowice) | |
Retpaĝo: roszkow.pl | |
Roszków (ĉeĥe Roškov, germane Roschkau) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).
Roszków estas negranda vilaĝo de agrikultura karaktero, situanta inter Krzyżanowice kaj Zabełków. Mencioj pri la vilaĝo estas jam el la jaro 1264 kaj ties nomo unuafoje aperis en dokumentoj en la jaro 1507, kiam princo Valentino donis skribpermeson al funkciado de elkranejo de biero kaj brando en Roszków kaj en Krzyżanowice. Laŭ legendoj la nomo de la vilaĝo estas derivita de akra meandro de rivero Odro, ĉirkaŭ kiu la vilaĝo estiĝis. Sed historiaj kronikoj notas nomon de grafo Roszkowski, unu el posedantoj de Roszków. Oni markas ankaŭ alian devenon de la nomo – de Roszko (Rostislavo).
En la 16-a jarcento ekzistis en la vilaĝo malgranda akvomuelejo, situanta super fiŝlago, en kiu oni bredis fiŝojn. En la jaro 1869 estis en la vilaĝo finita konstruado de lernejo. En la jaroj 1881 – 1883 estis ĉi tie konstruita preĝejo inicita al La koro de Jesuo, kiu ekde la jaro 1986 plenas funkcion de paroĥeja preĝejo. En la vilaĝo troviĝas laŭlonge laŭ vojo kelke da krucoj el fino de la 19-a jarcento kaj sinjoraj pajlejoj. Gruzminejo en Roszków senĉese kaŝas interesajn trezorojn de historio, ekz. arbotrunkojn de nigraj kverkoj kun perimetroj 600 – 700 cm, rompitaĵojn de fosilioj de bestoj, krom alia de mamutoj, vivantaj en tiu ĉi regiono kaj formortintaj antaŭ 10 mil jaroj. En Roszków ni povas vidi ankaŭ unikan arbokreskaĵon – nigran poplon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|