Riofrío del Llano
Riofrío del Llano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19269 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 64 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 2° 49′ U (mapo)41.138888888889-2.8205555555556Koordinatoj: 41° 8′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Riofrío del Llano [+] | |||
Riofrío del Llano [rioFRJO delĜAno] (Malvarma Rivero de la Ebenaĵo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 64 loĝantoj sur areo de 43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,5 loĝantoj/km². La municipo enhavas la setlejojn Cardeñosa, Riofrío del Llano kaj Santamera. Riofrío del Llano estas la municipa ĉefurbo, kiu situas sur la Lanvojo (Ruta de la Lana), inter Atienza kaj Santiuste.
Situo
[redakti | redakti fonton]Riofrío del Llano situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1019 m super marnivelo; je 74 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°08′20″N 2°49′14″Ok. Najbaras la municipoj Sigvenco, La Olmeda de Jadraque, Santiuste, Rebollosa de Jadraque, La Bodera, Atienza kaj Cincovillas.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 46 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Riofrío del Llano, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Riofrío del Llano kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 64 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.