Reĝa bienaro de Francio
La nomo reĝa bienaro de Francio montras al la tuto de la landoj, bienoj kaj rajtoj, kiuj rekte dependis de la reĝo de la reĝlando Francio.
En Francio, okaze de la ekreĝado de Hugo Kapeto, tiu bienaro estis tre malgranda. La posedaĵoj, se oni taksas ilin laŭ teritorio, estis precipe en Francilio kaj en Orleanio, sed nekontinuaj, kun kelkaj unsuloj kiaj la bieno Attigny, restaĵo de la eksa fiscus. Ili venis precipe de la bienoj de la robertidoj, linio de la prauloj de la kapetidoj.
Kronologio de la kresko de la reĝa bienaro
[redakti | redakti fonton]Mallongigoj : * (RB) = rilata al la reĝa bienaro * (RF) = rilata al la reĝlando Francio
La unuaj kapetidoj estis, inter la gravaj feŭduloj, tiuj kiuj havis la malpli vastan teritorion. Pacience, uzante feŭdan rajton (aparte konfiskon de feŭdo el perfida vasalo), sed ankaŭ per lertaj geedziĝoj kun heredantinoj de gravaj feŭdoj, ankaŭ per aĉeto, ili pligrandigis la reĝan bienaron, kiu finiĝos per nedistingiĝo en la 16-a jarcento kun la reĝlando. Tamen uzo de apanaĝo tranĉis en la vasteco de la bienaro kaj kreis danĝerajn konkurantojn al la reĝa povo (aparte la duklando Burgonjo en la 14a-15a jc, kvankam estrata de kapetidoj devenantaj de la reĝo Johano la Bona, la dua kapetida Domo de Burgonjo).
Regno de Hugo Kapeto (987 – 996)
[redakti | redakti fonton]- 988 : Montreuil, unua heveno akirita de la kapetidoj. Akirita per la geedziĝo de la hereda princo Roberto (estonta Roberto la 2-a la Pia kun Rozala, vidvino de la grafo de Flandrio Arnuldo la 2-a (RB)
Regno de Roberto la 2-a la Pia (996 – 1031)
[redakti | redakti fonton]- 1021/1023 : la reĝo de Francio Roberto la 2-a kaptis la graflandon de Dreux el Eŭdo la 2-a de Blois, elektita posteulo de Étienne la 1-a, kaj kunigis ĝin al la krono. Ludoviko la 6-a la Dika, donis ĝin en 1152 al sia filo Roberto[1]
Regno de Henriko la 1-a (1031 – 1060)
[redakti | redakti fonton]- 1032 : la reĝo donis al sia duonfrato Roberto la 1-a la duklandon Burgonjo (kies idaro ekzistis ĝis 1361) (DR)
- 1055 : Aneksis la graflandon de Sens. (RB)
Regno de Filipo la 1-a (1060 – 1108)
[redakti | redakti fonton]- 1068 : La reĝo de Francio Filipo 1-a aneksis Vermandois[2] kaj Gâtinais[3] al la reĝa bienaro, akiritaj de Fulko Réchin. (DR)
- 1077 : aneksado al la bienaro de la franca Vexin (RB)
- 1081 : Moret-sur-Loing (RB)
- 1101 : akiro de la vicgraflando de Bourges kaj de la senjorlando de Dun (RB)
Regno de Ludoviko la 6-a la Dika (1108 – 1137)
[redakti | redakti fonton]- la reĝo pasigas la plej longan parton de sia reĝado por pacigi la reĝan bienaron obeigante iujn senjorojn (la siroj Montlhéry, Coucy, Puiset, Crécy...)
Regno de Ludoviko la 7-a la Juna (1137 – 1180)
[redakti | redakti fonton]- 1137 : per sia geedziĝo kun Eleonora de Akvitanio Ludoviko povis esperi alligi al la bienaro la tutan sudokcidentan parton de la reĝlando. Sed, ilia disiĝo en 1151, perdigis ĉiujn esperojn al la franca reĝo. ĉar la sekvantan jaron, Eleonora de Akvitanio edziniĝis al Henriko la 2-a Plantaĝeneto grafo de Anĵuo, Mansio kaj duko de Normandio (kiu fariĝos en 1154, reĝo de Anglio), aldonante siajn teritoriojn kiel doton.
Regno de Filipo Aŭgusto (1180 – 1223)
[redakti | redakti fonton]- 1180 : la graflando Artezo revenis al la reĝlando, kiel doto de lia edzino Izabela (Henegovio).(RB)
- 1185 : la graflando de Amiens estis kunigita al la krono. (RB)
- 1191 : la graflando Vermandois estis akirita de la reĝo, post la morto de Elizabeta (Vermandois), heredinto de la graflando. Konfirmita en 1214, de Eleonora (Vermandois) fratino de Elizabeta.(RB)
- 1200 : la normanda Vexin kaj la graflando de Évreux interŝanĝe kontraŭ la agnosko al Johano la Sentera kiel reĝo de Anglio.(RB)
- 1204 : konfisko de la duklando Normandio el la reĝo de Anglio Johano la Sentera.(RB) same por Turanĝio, Anĵuo, Santonĝo kaj portempe Potevio (RB)
- Aneksado de la Graflando Aŭvernjo
- 1208 : La senjorlando de La Ferté-Macé estis konfiskita de Vilhelmo la 4-a de Ferté-Macé(DR)
- 1220 : La graflando de Alençon kunigita al la reĝa bienaro pro manko de heredanto al la grafo Roberto la 4-a, vendo de la vicgrafino de Chatellerault, heredintino.(RB)
Regno de Ludoviko la 8-a la Leona (1223 – 1226)
[redakti | redakti fonton]- 1223 : Filipo Hurepel duonfrato de la reĝo ricevis apanaĝe la graflandojn de Bulonjo, kaj de Clermont en Beauvaisis, kaj ankaŭ la senjorlandoj de Domfront, Mortain kaj Aumale (DR)
- Li prenis de la reĝo de Anglio Potevion, Santonĝon, Angulemion, Perigordon kaj parto de Bordozio.(DR)
- 1229 : La subskribo de la traktato de Parizo fine de la milito kontraŭ albigensismo kaj la grafo de Tuluzo, ebligis al li kapti la graflandon de Tuluzo kies heredintino Johana de Tuluzo estis edziniĝinta, en 1237, al Alfonso de Poitiers filo de la reĝo. (RB)
Regno de Ludoviko IX, kromnomita Sankta Ludoviko (1226 – 1270)
[redakti | redakti fonton]- 1229 : la grafo de Rajmondo la 7-a de Tuluzo cedis al la reĝo la seneskallandojn de Nîmes-Beaucaire kaj de Béziers-Carcassonne (traktato de Parizo (1229)) (DR)
- 1237 : la reĝo donis la graflandon Artezo al sia frato Roberto la 1-a de Artezo (RB)
- 1241 : La reĝo konfirmis la apanaĝon de Potevio de sia frato Alfonso de Poitiers (RB)
- 1249 : Alfonso de Poitiers sukcedis al Rajmondo la 7-a de Tuluzo.
- 1255 : graflando de Beaumont-le-Roger, aĉetita de Raulo de Meulan (RB)
- 1258 : La reĝo rezignis pri la Rusiljono kaj Katalunio, interŝanĝe, la reĝo de Aragono rezignis pri Provenco kaj Langvedoko (traktato de Corbeil) (RF)
- 1258 : Jakobo la 1-a vendis la graflandon Gévaudan al Sankta-Ludoviko, reĝo de Francio, kiu alligis la graflandon al la reĝa bienaro.
- 1259 : senjorlandoj de Domfront kaj de Tinchebray (RB)
- 1259 : la reĝo redonis al la reĝo de Anglio Henriko la 3-a Akvitanion, kaj donis al li esperon por la sudo de Santonĝo, Angulemio kaj Agenais, kaze de forpaso, sen ido, de la grafo de Tuluzo Alfonso de Poitiers (traktato de Parizo (1259)) (RB)
- 1268 la reĝo donis la graflandon de Alençon al sia filo Petro(DR)
Regno de Filipo la 3-a la Maltima (1270 – 1285)
[redakti | redakti fonton]- 1271 : graflando de Tuluzo, Potevio kaj Aŭvernjo, Comtat Venaissin apanaĝoj de Alfonso de Poitiers revenantaj al reĝa bienaro (RB)
- 1274 : aĉeto de la graflando de Nemours (RB)
- 1274: la reĝo cedis duonon de Comtat Venaissin al la papo Gregorio la 10-a
- 1283 : Perĉo kaj graflando de Alençon hereditaj de sia frato Petro. (RB)
- 1284 : aĉeto de la graflando de Chartres (RB)
Regnoj de Filipo la 4-a la Bela kaj ties filoj
[redakti | redakti fonton]Filipo la 4-a la Bela (1285 – 1314), Ludoviko la 10-a la Kverelema (1314 – 1316), Johano la 1-a la Postmorta (1316), Filipo la 5-a la Longa (1316 – 1322), Karlo la 4-a la Bela (1322 – 1328)
- 1284 : geedziĝo de Filipo la Bela, ankoraŭ estonta reĝo de Francio kun Johana, filino de Henriko la 1-a la Dika, reĝo de Navaro kaj grafo de Ĉampanjo. La graflando Ĉampanjo estis kunigita al la bienaro. Oficialigita en 1361. (RB)
- 1285 : Karlo de Valois, frato de Filipo Le Bel, apanaĝe ricevis apanaĝe la graflandon de Alençon.
- 1285-1295 : aĉeto de la graflando de Guînes de ties grafo Arnuldo la 3-a kiu devis pagi ostaĝmonon (RB)
- 1286 : aĉeto de la graflando de Chartres de Johana de Blois-Châtillon, vidvino de lia onklo Petro (RB)
- 1292 : Ostrevant
- 1295: la reĝo redonis parton de la graflando de Guines. (RB)
- 1307 : definitive integris Velay al la reĝa bienaro. (RB)
- 1308 : aĉeto de la graflando Angulemio, de Fougères kaj de Lusignan de Jolanda de Lusignan (RB)
- 1312 : la alligo de Liono al la reĝlando de Francio estis agnoskita per la traktato de Vienne, sen protesto de la imperiestro.
- 1313 : Konfisko de la kastellando de Tournai - kvankam bieno de la Imperio - el Maria de Mortagne.
- 1322 : la graflando de Bigorre estis enigita en la reĝa bienaro je la surtroniĝo de la reĝo Karlo la 4-a, kiu posedis ĝin per sia patrino Johana la 1-a de Navaro (RB)
Regno de Filipo la 6-a de Valezio (1328 – 1350)
[redakti | redakti fonton]- la apanaĝo de la nova reĝo (Valezio, Anĵuo, Mansio, Chartres kaj Alençon) estis kunigitaj al la bienaro (RB)
- 1343-1349: Daŭfenio estis vendita al la Francio de sia duko kaj princo, la daŭfeno de Viennois, ŝuldanta omaĝon al la imperiestro de la Sankta Romia Imperio. La reĝo de Francio devos omaĝi al la imperiestro. La reĝlando larĝe kovras orientan parto de la riverego Rodano. (RF)
- 1336 : Konkero de la graflando de Ponthieu, redonita al la reĝo de Anglio en 1360.
- 1349 : aĉeto de la senjorlando de Montpellier de Jakobo la 3-a, reĝo senposedigita de Majorko, kontraŭ 120 000 oraj ekuoj. (RF)
Regno de Johano la 2-a la Bona (1350 – 1364)
[redakti | redakti fonton]- 1350-1360 : post la morto de Raulo la 2-a de Brienne, grafo de Guînes, konestablo de Francio senkapigita pro perfido, la graflando de Guînes estis konfiskita. Ĝi estos donita al la angloj per la traktato de Brétigny. (RB)
- 1360 : per la traktato de Brétigny, Akvitanio (tio estas triono de la reĝlando) estis donita al la reĝo de Anglio, kontraŭ la liberigo de la reĝo kaptita okaze de la malvenko Poitiers (RF)
- 1360 : la reĝo de Francio Johano la 2-a la Bona konfidis apanaĝe Berion al sia filo Johano la 1-a de Berio.
- 1361 : la reĝo donis Turanĝion apanaĝe al sia filo Filipo la Maltima. (RB)
- 1361 : la reĝo kaptis Burgonjon kies duko mortis sen vira heredanto.(RB)
Regno de Karlo la 5-a (1364 – 1380)
[redakti | redakti fonton]- 27-a de majo 1364 : la urbo Montivilliers estis malligita el la graflando de Longueville kaj rekte ligita al la reĝa bienaro. (RB)
- 1364 : Filipo la Maltima ricevis apanaĝe la duklandon Burgonjo (DR)
- 1369 : rekonkero de la graflando Ponthieu
- 1371 : aĉeto de la graflando de Auxerre (DR)
- 1377 : post la morto de la grafo Simono de Thouars, la graflando Dreux estis akirita de la reĝo de Francio. (DR)
- 1380 : Dank'al Du Guesclin, la reĝo reakiris Akvitanion (RF)
Regno de Karlo la 6-a (1380 – 1422)
[redakti | redakti fonton]- 1382 : Karlo la 6-a donis la graflando de Dreux kiel doton al Margerita de Burbono edziniĝante ŝin kun Arnaud-Amanieu de Albret.
- 1399 : la reĝo senposedigis la lastajn grafojn de Perigordo pri ties bienoj, kaj Perigordo refariĝos denove feŭdo en 1407, por la grafo de Angulemo Johano de Orleano.
- 1416 : La apanaĝo de Berio revenis al la bienaro post la morto de la filino de la duko Johano de Berry onklo de la reĝo
- 1416 : La reĝo rekreis la apanaĝon de Berio por sia filo Johano, kiu mortis en 1417.
- 1417 : La reĝo donis la apanaĝon de Berio al sia filo Karlo
Regno de Karlo la 7-a (1422 – 1461)
[redakti | redakti fonton]- 1429 : La graflando de Laval estis kreita, per elpreno de la Graflando Mansio, kaj rekte dependis de la reĝa bienaro
- 1434 : La senjorlando de Amboise estis konfiskita el Ludoviko de Amboise, kiu estis komplotinta kontraŭ Georgo de Trémoille, favorato de la reĝo kaj kunigita al la krono.
- 1435 : la 20-an de septembro 1435, la reĝo Karlo la 7-a cedis la urbon Montreuil, Somme, la graflandon de Mâcon kaj la graflandon de Auxerre al Filipo la Bona.
- 1454 : La graflando de Comminges estis enigita en la reĝa bienaro
Regno de Ludoviko la 11-a (1461 – 1483)
[redakti | redakti fonton]- La reĝo donis Berion kiel apanaĝon al sia frato Karlo de Francio, kiu perdis ĝin en 1466 (RB)
- 1477 : la graflando de Ponthieu estis definitive enigita en la bienaro.
- 1478 : la graflando de Bulonjo estas akirita per interŝanĝo.
- 1480 : La reĝo akiris de sia onklo Renato de Anĵuo, la duklandon Anĵuo (RB)
- 1482 : per la traktato de Arras Burgonjo kaj Pikardio estis alligitaj al la bienaro.
- 1482 : vicgraflando de Châtellerault
- 1483: Karlo la 3-a de Mansio cedis al la reĝo Provencon, kiun li heredis de Renato de Anĵuo kaj Mansion
Regno de Karlo la 8-a (1483 – 1498)
[redakti | redakti fonton]- 1483 : la senjorlandoj de Châtel-sur-Moselle kaj de Bainville prenitaj el la duklando Bar.
- 1491 : la geedziĝo de la reĝo kun la dukino Ana de Bretonio estis la unua ŝtupo al propra unuiĝo de la duklando al la reĝlando, kiu aboros en 1498 (cf. infra)
Regno de Ludoviko la 12-a (1498 – 1515)
[redakti | redakti fonton]- 1498 : la surtroniĝo de la nova reĝo reenigis al la reĝa bienaro lian apanaĝon : la graflando de Valois, la duklando Orleanio, la graflando de Blois kaj la graflando de Dunois.
- 1498 : la geedziĝa kontrakto inter la reĝo kaj la dukino Ana de Bretonio eksigis eksplicite la propran unuiĝon de Bretonio al la reĝlando
- Junio 1498 : la graflandoj de Provenco kaj de Forcalquier
- 25-a de aŭgusto 1498 : la graflando de Comminges, kiu estis aliproprigita estis kunigita al la bienaro.
- 1499 : la reĝo donis Berion al sia edzino Johana de Francio, kiun li ĵus estis repudiinta
- 1507 : la vicgraflando de Narbonne estis cedita al la reĝo de Francio.
Regno de Francisko la 1-a (1515 – 1547)
[redakti | redakti fonton]Ekde la reĝado de Francisko la 1-a, la nocio de reĝa bienaro komencas identi al tiu de la tuta reĝlando. Restis kiel apanaĝo tiu de la burbonoj.
- 1531 : la posedaĵoj de la konestablo de Burbono, kiu perfidis la reĝon, estis konfiskitaj (Burbonio, Aŭvernjo, graflandoj de Montpensier, de Clermont, de Mercœur kaj Forezo
- 1532 : Unuiĝo de Bretonio al Francio per tri sinsekvaj traktatoj inter la Ĝenerala Asembleo de Bretonio kaj Francisko la 1-a ; la kronprinco estis kronita duko laŭ la nomo Francisko la 3-a de Bretonio.
Regno de Henriko la 2-a (1547 – 1559)
[redakti | redakti fonton]- 1547 : Unua reĝo de Francio, kiu per sia nomo regnis sur Bretonio.
- 1549 : Alençon estis definitive ligita al la reĝa bienaro post la morto de Margerita de Francio.
- 1551 : Clermont aŭ Clairmont (estonta Clermont-Ferrand) fariĝis reĝa urbo, poste en 1610, neaprtigebla posedaĵo de la reĝlando.
- 1551 : La episkopoj de Toul, Metz kaj Verdun estis lokitaj sur la kuratoreco de la reĝo de Francio laŭ interkonsento subskribita kun la germanaj porotestantaj princoj en Lochau. Ili estos okupitaj la sekvantan jaron.
- 1556 : la reĝlando reprenis la graflandon de Dreux
- 1558 : Francisko la 1-a duko de Guise, konkeris la havenon de Kalezo kaj Kalezion, angla de 211 jaroj.
- 1566 : la reĝo donis kiel apanaĝon Alençon al Francisko de Francio.
La Burbonoj
[redakti | redakti fonton]Regno de Henriko la 4-a (1589 – 1610)
[redakti | redakti fonton]- 1589 : Henriko la 3-a de Navaro fariĝis la reĝo Henriko la 4-a de Francio sukcedante al sia murdita kuzo Henriko la 3-a. Lia vastega apanaĝo reiris al la bienaro : graflando de Soissons, duklando de Alençon, duklando de Vendôme, duklando de Beaumont, vicgraflando de Limoges, graflando Perigordo, graflando de Rodez, duklando de Albret, vicgraflandoj de Bearno, de Lomagne, de Marsan, de Gabardan, de Tursan, de Fézensaguet kaj de la kvar valoj, graflandoj de Gaure, Armanjako, de Foix, de Bigorre. (RB)
- 1589 : Reĝlando de Navaro, de kiu la nova reĝo de Francio estis la reĝo, estis unuigita al la reĝlando de Francio (RF) por la parto norde de Pireneoj, Malsupra-Navaro.
- 1607 : alligo al la reĝa bienaro de la propra bienaro de Henriko la 4-a (Bearno, Malsupra-Navaro, graflando Armanjako, duklando de Albret, graflando de Bigorre, graflando de Foix, Perigordo, Limoĝio, Ruergo, Vendomio, Beaumont, duklando de Alençon, Marle).
- Post Henriko la 4-a la reĝa bienaro fariĝis la reĝlando Francio
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vikifonto
[redakti | redakti fonton]- Édit d'union de la vicomté de Châtellerault à la Couronne de France (1482)
- Union au domaine royal de Chastel-sur-Moselle et Bainville qui avaient appartenu au duché de Bar (1483)
- Édit de réunion du comté de Provence à la couronne de France (1498)