Ras Alĥor
Ras Alĥor | |||
---|---|---|---|
kvartalo protektata areo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 12′ N, 55° 21′ O (mapo)25.19561944444455.3438Koordinatoj: 25° 12′ N, 55° 21′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 10,13 km² (1 013 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ras Al-Khor, Dubai [+] | |||
Ras Alĥor aŭ Ras Al Ĥor (arabe رَأْس ٱلْخَوْر, Raʾs Al-Khawr) estas malseka rezervejo en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), fama ĉar allogas migrantajn birdojn en grandaj nombroj. Fakte la humidejoj havas grandajn nombrojn da birdoj, krustuloj, malgrandaj mamuloj kaj fiŝoj.[1]
La Natura Rezervejo de Ras Alĥor reprezentas enklavon de relativa naturo inter densa trafiko kaj enorme disvolviĝanta urba infrastrukturo. Situa ĝuste, kiel la nomo en araba sugestas, en la Kabo de la Kanalo, ĝi estas inter la malmultaj urbaj protektitaj areoj de la mondo.
La Dubaja Municipo ege klopodis por protekti kaj konservi la biodiversecon de tiu delikata ekosistemo. La humidejo estis forbarita el la publiko kaj tri kaŝitaj birdorigardejoj estis konstruitaj. Oni planas krome ampleksigi la instalaĵojn por profiti el la protektita areo.
La eniro estas senpaga kaj funkcias el 9:00 ĝis 16:00 el sabato al merkredo.
Ras Alĥor estas hejmo de ĉirkaŭ 500 Rozaj flamengoj (Phoenicopterus roseus), kiuj iĝis io kvazaŭ maskoto por la Dubaja Naturprotekta Programo.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj el regulaj vizitantoj en la rezervejo estas jenaj:
- Ringokula sturno
- Himantopo[1]
- Persa meropo
- Kaspia ŝterno
- Citronmotacilo
- Griza tringo
- Upupo
- Alciono
- Blankventra tringo[1]
- Ordinara galinago
- Kormorano[1]
- Kurlo
- Bunta kalidro
- Marĉa cirkuo
- Nigramantela mevo
- Granda egreto[1]
- Roza flamengo[1]
- Griza frankolino
- Griza ardeo[1]
- Arĝenta pluvio
- Barata pavo
- Azia koracio
- Malabara estrildo
- Izabela lanio
- Malgranda botaŭro
- Hindia abelmanĝulo
- Malabara tufalaŭdo
- Platbeka anaso
- Fiŝaglo[1]
- Avoceto
- Cinnyris asiaticus
- Pycnonotus cafer
- Ruĝbeka vanelo
- Granda pluvio
- Koluma ŝtonturnulo
- Sablokalidro
- Neĝopluvio
- Terekio
- Okcidenta egreto[1]
- Blanka motacilo
- Blankorela bulbulo
- Flavbeka cikonio
Notoj
[redakti | redakti fonton]
|