Pseŭdocugo
Aspekto
Pseŭdocugo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pseŭdocugo aŭ falsa cugo (Pseudotsuga) estas genro de la familio pinacoj. Ĝia klasado kaŭzis multe da cerbumado al sciencistoj, kaj memorindas ke ili NE estas abioj, kvankam en pluraj lingvoj oni vokas ilin "abioj de Douglas" (pro tio kelkaj esperantistoj uzas esperante la nomon duglaso, tamen ne oficiala kaj ne agnoskita de la ĉefaj vortaroj).
Nature estas tri specioj en okcidenta Nordameriko, kaj du en orienta Azio (tamen tiuj nombroj varias laŭ la fakuloj). Oni kultivas la Menzies-pseŭdocugon (Pseudotsuga menziesii) eĉ grandskale en Eŭropo.
- Pseudotsuga macrocarpa - Grandfrukta pseŭdocugo (nur en suda Kalifornio)
- Pseudotsuga menziesii var. menziesii - Marborda pseŭdocugo (de Brita Kolumbio al Kalifornio)
- Pseudotsuga menziesii var. glauca - Bluverda pseŭdocugo (de Brita Kolumbio al norda Meksiko)
- Pseudotsuga lindleyana - Meksika pseŭdocugo (Meksiko)
- Pseudotsuga japonica - Japana pseŭdocugo (Japanio)
- Pseudotsuga sinensis - Ĉina pseŭdocugo (Ĉinio kaj Tajvano), kun 3-5 varietoj
Post la sekvojoj (kaj eble giganta eŭkalipto) pseŭdocugo estas la plej altastatura arbo. La plej alta vivanta pseŭdocugo atingas ĉirkaŭ 100 metrojn.