Metropola urbo Venecio
Provinco Venecio | |||
metropola urbo de Italio • provinco de Italio | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono: | Veneto | ||
Kodo laŭ ISO 3166-2: | VE | ||
Areo: | 2049 (2005) km² | ||
Ĉefurbo: | Venecio | ||
Loĝantaro: | 534189 (2005) | ||
Loĝdenso: | 260 (2005) loĝ./km² | ||
Kvanto de komunumoj: | 43 | ||
Poŝtkodo: | 30010, 30014-30016, 30020-30039 | ||
Kodo laŭ ISTAT: | 027 (2005) | ||
Telefona prefikso: | 041, 049, 0421, 0422, 0426, 0431 | ||
Retpaĝo: | provincia.venezia.it | ||
Lando | Italio | ||
Ĉefurbo | Venecio | ||
- koordinatoj | 45° N, 12° O (mapo)45.439712.3319 | ||
Akvokolektejo | 2 461,52 km² (246 152 ha) [+] | ||
Areo | 2 461,52 km² (246 152 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 857 841 [+] (31-a de decembro 2013) | ||
Denseco | 348,5 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Luigi Brugnaro | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 30121-30176 Venezia, 30010-30039 [+] | ||
Metropola urbo Venecio | |||
Vikimedia Komunejo: Metropolitan city of Venice [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Metropola urbo Venecio (itale Città Metropolitana di Venezia, ĝis 2014 provincia di Venezia) estas fakta provinco en Italio, kiu la 1-an de januaro 2015 ricevis la statuson de metropola urbo. Ĝi situas en la historia regiono Veneto, nordoriente de la Adriatika Maro. Ĉefurbo de la teritorio estas la samnoma urbo Venecio.
Ĝi najbaras nord-oriente al regiono Friulo-Venecio Julia kun ties provincoj Udine kaj Pordenone, okcidente kun provinco Padova kaj provinco Treviso kaj sude kun provinco Rovigo. Oriente situas la Adria Maro.
Al la provinco apartenas la insuloj de la Laguno de Venecio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La provincon Venecio kreis la aŭstria imperio post la malvenko de Napoleono Bonaparte, en la limoj de la adria departemento, kiu siavice estis kreita de la regantoj de la napoleona regno italia. Tiu departemento ampleksis la teritorion de Dogado, al kiu laŭvice aldoniĝis la friulaj kantonoj de Aquileia, Latisana kaj Portogruaro. Aŭstrio kreis el ĝi la provincon Venecio, tamen forprenante la friulajn distriktojn, kiujn ĝi metis en la provincon Friulo, escepte de distrikto Portogruaro, kiu restis venecia.
Gravaj municipoj
[redakti | redakti fonton]- Venecio (Venezia) - 271.251 loĝantoj
- Chioggia - 51.336 loĝantoj
- San Donà di Piave - 38.072 loĝantoj
- Mira - 37.672 loĝantoj
- Mirano - 26.123 loĝantoj
- Portogruaro - 25.158 loĝantoj
- Jesolo - 23.465 loĝantoj
Aliaj geografiaj elementoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BL Beluno - PD Padovo - RO Rovigo - TV Trevizo |