La provinco Batha - arabeالبطحة - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. aŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 667 600 loĝantoj sur areo de 91 500 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 527 031 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Ati. La provinco plue dividiĝas al la departementojBartha okcidenta, Bartha orienta kaj Fitri.