PetroChina
Aspekto
PetroChina | ||
---|---|---|
中国石油天然气股份有限公司 | ||
negoco • entrepreno • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj vd | ||
Dum | 5-a de novembro 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Ĉefestro(j) | Zhou Jiping • Jiang Jiemin vd | |
Sidejo | Distrikto Dongcheng | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Estr(ar)o | Zhou Jiping | |
Dungitoj | 521 566 (stato: 31-a de decembro 2015) | |
Agokampo | Dizeloleo | |
ISIN-kodo | US71646E1001 | |
Posedata de | Ĉinia Nacia Nafta-Tergasa Korporacio vd | |
filiaj kompanioj | Singapore Petroleum Company • PetroChina Changqing Oilfield Company vd | |
Posedataj kompanioj | Grangemouth Refinery vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
PetroChina estas la plej granda ĉina naftokonzerno, kiu havas la servoreton el pli ol 18.000 fuelplenigejoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj konzernoj de Ĉinio.
Ĝi estas filina entrepreno de la ŝtata China National Petroleum Corp. (CNPC). CNPC posedas 88,21 % da akcioj.
PetroChina ĝis 2007 investis 5 md USD en eksterlando, duonon el tio en Sudano, pro kio oni ofte kritikas la entreprenon.
La konzerno aperis en la ŝanhaja borso la 5-an de novembro 2007 kaj atingis borsan valoron de 1 biliono da USD kaj tiel ĝi iĝis plej granda entrepreno de la mondo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- petrochina.com.cn Arkivigite je 2014-05-01 per la retarkivo Wayback Machine