Pelagornitedoj
Pelagornitedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kopio de skeleto de Pelagornis miocaenus ĉe la NMNH
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pelagornis miocaenus (Fürbringer, 1888) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Fosilio
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Pelagornitedoj, komune nomataj pseŭdodentuloj, ostodentaj birdoj, falsdentaj birdoj aŭ pseŭdodentaj birdoj, estas prahistoria familio de grandaj marbirdoj. Ties fosiliaj restoj estis trovitaj tutmonde ĉe rokoj datitaj inter fina Paleoceno kaj la imo inter Plioceno kaj Pleistoceno.[1]
Plej el la komunaj nomoj kiuj aludas al tiuj birdoj referencas al plej elstara trajto: dentecaj pintoj en la bordoj de ties bekoj, kiuj malkiel veraj dentoj enhavis kanalojn de Volkmann kaj estis elkreskaĵoj de ostoj de antaŭmakzelo kaj de makzelo. Eĉ malgrandaj specioj de pseŭdodentaj birdoj estis tiom grandaj kiom albatrosoj; la plej grandaj estis vere gigantaj, kaj kun enverguro de ĉirkaŭkalkulo de 5–6 metroj inter la plej grandaj flugantaj birdoj eĉ vivantaj. Tiuj estis la hegemoniaj marbirdoj de plej oceanoj tra plej el la Cenozoiko, kaj modernaj homoj ŝajne maltrafis ilin pro malmulto de la tempo de evoluo: la lastaj konataj pelagornitedoj estis samtempuloj de la Homo habilis kaj de la komenco de la historio de teknologio.[2]