Li eklernis Esperanton en 1930, en Berlino, de kie li elmigris al Aŭstralio en 1938. Li estis aŭtoro de la populara libreto Gaja Leganto per Esperanto, kaj tradukinto (kune kun sia edzino) de la novelaro Brulanta Sekreto de Stefan Zweig.
„ Daŭrigo al similaj verkoj (Gajaj Horoj, Gajaj Vesperoj) de C. Walter. Kolekto da anekdotoj, vortludoj, problemoj solvendaj, ludoj por grupvespero, k.s., kun konsilaro por kunvenestroj. Legaĵo senpretenda, sed interesa kaj rekomendinda, kiu bone plenumas sian celon. Ni citu unu rimaĵon :
Laboron nepre ŝatu ! Sed organizu ĝin
Nur tiel, ke alia pri ĝi okupu sin !
Eble preseraroj estas ekcentrika (ekscentra), reptilo (reptilio). Eliri la ĉambron ( — al la ĉambro) ne —eliri el la ĉambro. Nur kelkaloke oni povus proponi punktadon aŭ vortadon pli klaran. Ekz., Kompreneble, kial vi atendas, ke vendredo faru escepton de la regulo ? (Kompreneble ! Kial vi atendas, ke vendredo estu escepto al la regulo ?).”
„ Ĉi tiu 47 paga libreto enhavas la jenon: spritaĵoj, vortludoj, preseraroj, anekdotoj, matematikaĵoj, rimaĵoj, societludoj, konsiloj por grupestroj kaj kursgvidantoj, demandaro.
Celante amuzigi grupvesperojri kaj kurslecionojn, la aŭtoro de ĉi tiu libreto kompilis en plej densa formo aron da distraĵoj, jen amuzaj, jen
instruaj kiuj ĉefe atingos la favoron de profesoroj kaj lernantoj de nia lingvo. La zorga elekto kiun faris la aŭtoro reigos en niajn lipojn tiun
rideton kiun tro da seriozaĵoj forviŝis el ili.
La libron legos kun plezuro ne nur profesoroj kaj lernantoj sed ĉiuj kiuj interesiĝas pri la internaciaj literaturajoj ĉar ja en ĝia genro ĝi estais altkvalita. ”