Paŭlo el Aleksandrio
Paulus Alexandrinus (315-387) | ||
---|---|---|
"Enkondukaj Materioj", astrologia verko de Paŭlo de Aleksandrio, verkita ĉirkaŭ la 378-a de la kristana erao. Ĉi-eldonaĵo estis lanĉita en la 1588-a.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 315 en Aleksandrio, Egiptio | |
Morto | 387 en Aleksandrio, Egiptio | |
Profesio | ||
Okupo | astrologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Elementa apotelesmatica vd | |
Paŭlo de Aleksandrio estis romia astrologo kiu vivis en la fino de la Malfrua Romia Imperio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Paŭlo vivis en Aleksandrio, unu el la plej sciencaj urboj de la romia mondo, kie astrologio ankaŭ estis plej altnivela. Dum lia vivdaŭro, la potenco de Romo malkreskis kaj la ĉefurbo de la Romia Imperio estis transigita al Konstantinopolo. Ni scias ke li estis rigardita kiel konsiderinda aŭtoritato ĉar ni havas la raporton de serio de prelegoj donitaj pri lia verko fare de la respektata novplatonisma filozofo Olimpiodoro la Juna (495-565) proksimume du jarcentojn poste (en 564 p.K.), en Aleksandrio. Tiuj prelegoj estis konservitaj en Komentario kaj, kaj la Enkonduko de Paŭlo kaj la Komentaĵo de Olimpiodoro estis tradukitaj kune, donante vidon de la evoluo de astrologia tekniko kaj de la nuntempaj sintenoj rilate al la astrologio de la tumulta malfrua Imperio ĝis la eĉ pli malstabila frua Bizanca imperio.
Lia "Enkondukaj Materiaj" povas esti plej interesa pro sia diskuto pri la dek unu fazoj de la Luno, ĉar ĝi donas al ni klaran traktaĵon pri temo kies influo sur greka astrologia konjekto verŝajne estis multe subtaksita. La fazoj de La Luno estas verŝajne la ununura plej influa faktoro en katarĥaj diagramoj de la helenisma periodo, reirante trans Doroteo de Sidono (18-75). Ankaŭ tre gravaj en la Enkonduko estas la Lotoj, kiuj estis en la kerno de helenisma astrologia tekniko, kvankam la science pensanta Ptolemeo evitas ilin. Paŭlo ankaŭ diskutas dodekatemorio kaj monomoiria, kaj donas ampleksan traktadon de sekto en astrologia analizo, kaj de la influo de planedaj aspektoj kiel ili aplikiĝas kaj apartigas (kies helenisma kompreno estas konsiderinda en konflikto kun moderna praktiko).
Tiutempe Paŭlo skribis, ekzistas rimarkinda intelekta firmiĝo okazanta en astrologio. Kvardek jarojn pli frue, Julius Firmicus Maternus (304-365) verkis Mathesis, longan kaj tre detalan resumon pri la astrologia tekniko de sia tempo, kiu venis ĝis ni sendifekta. Samtempulo de Paŭlo, anonima verkisto produktis "Traktaĵo pri la Fiksitaj Steloj" en 379 p.K., kio estas nia plej bona registro de kiom praktikaj astrologoj de la romia periodo post Ptolemeo traktis stelojn en la kunteksto de la astrologia diagramo; kelkajn jardekojn poste venis tri libroj (Apotelesmatika) de la egipta Efestiono de Tebo (380-445) integrante Ptolemeon kun liaj unuaj tradicioj.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Dum la plurcentjaroj sekvantaj Paŭlo kaj Efestio, daŭre ekzistis aktiva astrologia tradicio, kelkaj verkoj kiuj venis ĝis nin, inkluzive de skribaĵoj de Juliano de Laodiceo (ĉ. 500 p.K.), Retorio el Egiptio (6-a aŭ 7-a jarcento), kaj, en la 5-a aŭ 6-a jarcento, Centiloquy (false atribuita dum multaj jarcentoj al Ptolemeo), kiu plenumis tre konsiderindan influon sur la astrologia pensado de la araboj kaj sur la eŭropaj astrologoj de la Mezepokaj kaj Fruaj Modernaj periodoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Elementa Apotelesmatica, eldonita de Emilie Boer, Lepsiko, 1958
- Eisagogika aŭ "Enkondukaj Materioj", ĉi-verko estis la ĉefa fonto por konado de astrologio en Romo liaepoke. Ĉi-tie li diskutas astrologiajn teknikojn kaj precipe la fazojn de la luno.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Doroteo de Sidono|Dorotheus Sidonius (18-75) greka astrologo
- Klaŭdo Ptolemeo (87-169)
- Giulio Firmico Materno (304-365) romia latina astrologo kaj helenisto
- Efestiono de Tebo|Ἡφαιστίων ὁ Θηβαῖος (380-445) grekiĝinta egipta astrologo
- Olimpiodoro la Juna (495-565)
- Andreas Schato (1539-1603) germana kuracisto, matematikisto, astronomo kaj sciencisto
- Gustav Holst (1874-1934) angla komponisto, aranĝisto kaj instruisto