Pétervására
Aspekto
Pétervására | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (1989–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 076 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 1′ N, 20° 6′ O (mapo)48.02320.099Koordinatoj: 48° 1′ N, 20° 6′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 33,87 km² (3 387 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pétervására [+] | |||
Pétervására [pEtervAŝAra] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására, kies administra centro ĝi estas. La loknomo signifas: foiro de Petro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pétervására situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bátonyterenye-Ózd.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua skriba mencio devenis el 1247. La vilaĝo iĝis kampurbo en 1400. En 1722 katolika baroka kapelo, en 1760 baroka kastelo de Keglewich, en 1817 romanika preĝejo konstruiĝis. En 1848 en la urbeto okzis malgranda batalo inter hungaroj kaj aŭstroj. La komunumo, kiu estis pli frue distriktejo, urbiĝis en 1989.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj vidindaĵoj estas:
- la jam menciita Kastelo de Pétervására
- Preĝejo Marteno de Tours (Pétervására)
- Kapelo Dolora Dipatrino (Pétervására).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Pétervására naskiĝis biologo Oszkár Keller.