Saltu al enhavo

Pál Szlemenics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Szlemenics
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1783 (1783-01-22)
en Kecskemét
Morto 6-an de decembro 1856 (1856-12-06) (73-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
jurosciencisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Szlemenics [slemeniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szlemenics Pál estis hungara juristo, advokato, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1830).

Memortabulo pri Pál Szlemenics

Pál Szlemenics [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1783 en Kecskemét. Li mortis la 6-an de decembro 1856 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Pál Szlemenics frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pest (urbo), poste li lernis filozofion kaj teologion en Vác, juron en urbo Pest, kie li ricevis diplomon en 1804. Komence li estis ĉefamilia instruisto, poste en 1809 li ekinstruis en Reĝa Jura Akademio (Pozsony). En la sekva jaro li advokatiĝis. En 1838 li ricevis nobelecon.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Ratio jurisprudentiae hungaricae… (1817)
  • Elementa Juris hung. civilis privati (1829)
  • Fenyítő törvényszéki magyar törvény (1847)
  • Törvényeink története a dicső ausztriai ház országlása alatt (Historio de niaj leĝoj dum dominado de la glora Habsburga dinastio), (1866)