Oleplanto
Aspekto
oleplanto aŭ oleoplanto estas planto, kiu estas utiligata por ricevi plantajn oleojn kaj grasojn. oni distingas du ĉefajn grupojn:
- oleoplantoj, kiuj havas fruktojn kun grasa fruktkarno. Oni gajnas la grason per presado. Konataj ekzemploj estas olivoj, avokadoj kaj palmoleo.
- oleplantoj, kiuj liveras grasajn semojn, kiujn oni presas kaj el kiuj oni eltiras la grason per ekstraktado. Konataj ekzemploj estas hindia sezamo, lino, kolzo, sojfabo kaj sunfloro.