Observatorio Geminiano Montanari
Observatorio Geminiano Montanari | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Osservatorio astronomico Geminiano Montanari | |
Lando | Italio |
---|---|
Municipo | Cavezzo |
Supermara alteco | 18 m s. m. |
Koordinatoj | 44° 51′ 47″ N 11° 00′ 14″ O / 44.86306 °N, 11.00389 °O (mapo) |
Situo de la observatorio en Italio
| |
Retpaĝo: http://www.astrocavezzo.it/ | |
Portalo pri Astronomio |
La Observatorio Geminiano Montanari (itale : Osservatorio astronomico Geminiano Montanari estas astronomia observatorio en la komunumo Cavezzo (Provinco de Modena, Italio). Ĝia MPC-kodo estas 107 Cavezzo.[1]
La observatorio estis konstruita inter 1975 kaj 1978 fare de la Associazione astronomica Geminiano Montanari en kunlaboro kun la urbo de Cavezzo kiu posedas la proprietaĵon. Ĝi estis nomita en memoro de la itala astronomo Geminiano Montanari (1633 – 1687).
La observatorio faras ambaŭ didaktikajn agadojn por lernejoj kaj ordinaraj homoj, kaj scienca esplorado. Laŭ Minor Planet Center, 7 asteroidoj estis malkovritaj elde tie[2] inter 1995 kaj 2001.
La ĉefa teleskopo estas de tipo Newton- Cassegrain kun fokusa distanco de 2,21 m kaj la spegulo havas diametron de 40 cm.