Objektivo
Aspekto
Objektivo estas optika aparato, egala al kuniga lenso, por projekcii bildon de objektoj sur ebenon. Ĝi konsistas el lensoj aŭ speguloj. Uzado de kelkaj lensoj estas por malpligrandigi aberaciojn.
Objektivo povas havi ankaŭ diafragmon, obturatoron, sistemon de fokusado.
Objektivoj estas uzataj en fotado, filmado, fotoprintado, mikroskopoj, diversaj mezuriloj ktp.
Ĉefaj parametroj de objektivo
[redakti | redakti fonton]- Ĉefa fokusa distanco kaj ebleco de ĝia ŝanĝo (objektivo kun varia pligrandigo);
- Maksimuma relativa truo;
- Grado de aberacioj;
- Distingkapablo;
- Maniero de fiksado al la fotilo - dimensioj de ŝraŭbeco aŭ bajoneta kunigo.
Specoj de objektivoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ konstrukcio:
- Unulensa objektivo (monoklo)
- Periskopo
- Aplanato
- Trilensa objektivo de Cooke
- Anastigmato
- Апохромат
- Objektivo kun varia pligrandigo
Laŭ angulo de bildo
- Normala objektivo.
- Teleobjektivo por fotado de malgrandaj malproksimaj objektoj.
- Larĝangula objektivo por fotado en limigata spaco.
- Larĝegangula objektivo - kun andulo de bildo 140° ... 180°, pro grandaj geometriaj distordoj ĝi havas nur specialajn uzadojn.
Laŭ destino:
- Portreta objektivo - por farado de portretetoj. Ĝi devas fari molan bildon sen geometriaj distordoj. Por ĉi tiu celo ofte estas uzataj teleobjektivoj.
- Objektivo por fotado de malgrandaj objektoj.
- Kopia objektivo - por kopiado de desegnaĵoj ktp. Ĝi devas havi minimumajn geometriajn distordojn.