Nigra teo
Nigra teo estas postfermentita teo. Ĝi estas unu el la ununuraj tipoj de teo, kiuj pliboniĝas kiam oni lasas ĝin maljuniĝi.
Ekzistas tre maljunaj teoj, de pli ol cent jaroj.
Veraj nigraj teoj ofte ne estas konataj ekstere de Ĉinio aŭ Tajvano. Oni kutime konfuzas ilin kun ruĝaj teoj.
Preparado
[redakti | redakti fonton]La preparado de nigra teo estas pli bone farita uzante la teceremonion Gong Fu Cha, por kiu necesas tre alta temperaturo, simile kiel por Ŭulong-teo. Sed nigra teo postulas malpli longan infuzadon ol Ŭulong-teoj. Tamen, ofte tiuj teoj povas esti infuzitaj pli ol 10-foje. Eĉ ĝis 20, 30 aŭ pli!
Gustumo
[redakti | redakti fonton]Nigrajn teojn oni ne amas pro iliaj gusto aŭ odoro, sed pro iliaj efektoj en la buŝo: kiom da tempo ĉu la gusto restas, kie oni sentas ĝin (profunde en la gorĝo, flanke de la lango, ktp).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Nigra teo preparita
-
Tesaketoj