Nigra Montaro
Aspekto
La tielnomataj "Nigraj Montoj" aŭ "Nigra Montaro" (france "Montagne Noire", okcitane "Montanha Negra") estas montaro en sudokcidenta Francio. Ĝi troviĝas ĉe la sudokcidenta fino de la Centra Masivo. Ĝi etendiĝas super la teritorio de pluraj francaj departementoj : Tarn, Hérault kaj Aude. Sia plej alta punkto estas la "Pic de Nore" kun 1210 metroj. La montaro situas en la Natura Regiona Parko de Alta Langvedoko.