Nicolas Barnaud
Eusebius Philadelphius[1] (1538-1604) | ||
---|---|---|
Sekretoj de la financoj de Francio, verko publikigita en 1581 de la franca kuracisto, alkemiisto kaj hugenoto.
| ||
Persona informo | ||
Nicolas Barnaud | ||
Naskiĝo | 1538 en Crest (Drôme), Francio | |
Morto | 1604 en Crest (Drôme), Francio | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | latina • malnovfranca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nicolas Barnaud Delphinas (1538-1604) estis franca kuracisto, alkemiisto, pamfletisto kaj hugenoto[1]. Li estis amiko de homoj kiuj batalis kontraŭ la povo de la monarkoj tiaj kiaj Teodoro Beza kaj la franca juristo Francisko Hotomanus (1524-1590). Li eble estas la aŭtoro de la verko "La vekhorloĝo de la francoj"[2] eldonita en 1574 kun la pseŭdonimo "Eusèbe philadelphe Cosmopolite". En tiu verko li atakis la francan kronon pro la rajtigo en la nokto de Sankta Bartolomeo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Laŭ sia verkaro eblas ekscii ke li vojaĝis tra Hispanio, Anglio, Bohemio kaj Pollando. Post la masakro en la nokto de Sankta Bartolomeo li rifuĝis en Ĝenevo kie li vizitadas sian amikon Josephus Quercetanus (1544-1609) kaj inter 1574-1575 li enmatrikuliĝas en la Universitato de Bazelo. En 1592, li troviĝas en Prago kie li retrovas sian amikon Bernardo Egidio Penoo (1519-1617).
Inter 1597 kaj 1601 li troviĝas en Lejdeno, kie li publikigas kvin etajn alkemiajn verketojn, kaj pli malfrue li agadas kiel kuracisto en Gouda. El lia alkemia verketaro, la unua enhavis sian interpretadon pri iu enigma tomboŝtono konata kiel ŝtono de Bolonjo aŭ ŝtono de Ælia Lælia Crispis, tiel kiel iu alkemia meso datita de la jaro 1525 far Melchior de Sibiu.
La dua verketo "Triga Chemica" enhavas la latinan tradukadon de la poemo "Lapide philosophico de Lambspring", kiu, cetere estas la unua publikaĵo, kvankam sen la ilustraĵoj. En la "Quadriga aurifera" li donas la latinajn versiojn de la verkaro atribuita al la angla alkemiisto George Ripley (1415-1490). La du lastaj libretoj valoras malpli pro la anonimaj fragmentaj tekstoj, mallongaj kaj obskuraj, kiuj publikiĝas kiel prefacoj kaj politikaj dediĉoj kiuj reprezentas verajn propagandojn de la kalvinismaj kaj alkemiaj ideoj preskaŭ miljaraj.
Ĉiuj tiuj traktaĵoj estos inkludataj en la tria volumo de la granda alkemia antologio konata kiel "Theatrum Chemicum", eldonita en 1602. Minacita je ekskomuniko pro lia asocio al Faŭsto Socino (1539-1604) kaj liaj malpermesitaj konceptoj, en 1604, li vendis sian domon kaj eble li mortis iom poste.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Dialogus quo multa exponuntur quæ Lutheranis et Hugonotis Gallis acciderunt. .., 1573
- Le Reveille-Matin Des François, Ed De Leurs Voisins, Volume 1, 1574
- Dialogi ab Eusebio Philadelpho Cosmopolita in Gallorum et caeterarum ..., 1574
- Le miroir des frencois compris en trois livres contenant l'estat et le ..., 1581
- Le Secret Des Finances De France: Representant par le menu l'Estat de tous ..., 1581
- Le cabinet du roy de France: dans lequel il y a trois Perles precieuses d ..., 1581
- Wacht früh auf!: d.i. Summarischer Bericht von den verschiedenen Händeln in ..., 1593
- Nicolai Barnaudi... Commentariolum in enigmaticum quoddam epitaphium... Huic ..., 1597
- Quadriga aurifera, 1599
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Esoteric Codex: The Alchemists, Ervin Reffner
- I Quattro Elementi: Aria, Acqua, Terra E Fuoco, Massimo Corradi
- Alchimie et Paracelsisme en France à la fin de la Renaissance (1567-1625), Didier Kahn
- Dictionnaire Biographique de la Drome
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Faŭsto Socino (1539-1604)[3]
- Teodoro Beza (1519-1605)
- Bernardo Egidio Penoo (1519-1617)
- Francisko Hotomano (1524-1590)
- Thaddaeus Hagecius (1525-1600)
- John Dee (1527-1608)
- Josephus Quercetanus (1544-1609)
- Edward Kelly (1555-1597)
- Listo de kemiistoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Mary Queen of Scots and French Public Opinion, 1542-1600, A. Wilkinson
- ↑ Réveille-matin des François.
- ↑ The Atheist's Bible: The Most Dangerous Book That Never Existed, Georges Minois