Niccolò Perotti
'Nicolaus Perottus (1430-1480)' | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Cornvcopiae", verko de Nicolai Perotti, eldonita en 1525
| |||||
Persona informo | |||||
Niccolò Perotti | |||||
Naskiĝo | 1430 en Fano, Italio, aŭ Sasoferato, "Markio de Ankono", Italio | ||||
Morto | 14-an de decembro 1480 en Sasoferato, "Markio de Ankono", Italio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo Universitato de Ferrara | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filologo tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Niccolò Perotti estis itala helenisto, filologo, humanisto kaj unu el unuaj aŭtoroj de la moderna latina lernejo. Li agis kiel sekretario de la kardinalo Bazilo Besariono kaj de la papo Kaliksto la 3-a. kaj instruis retorikon kaj poetikon en la Universitato de Bolonjo. En Bolonjo, li estis kontraŭanto de Poggio Bracciolini defende de Lorenzo Valla.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Naskita en Sasoferato (proksime de Fano), Markio de Ankono, Perotti studis ĉe Vittorino da Feltre en Mantovo en 1443, poste en Ferrara ĉe Guarino Veronese. Li studis ankaŭ en la Universitato de Padovo. En la aĝo de dekok jaroj li pasigis iom da tempo en la domo de la anglo "William Gray" (1406-1478), poste Reĝa Trezorministro, kiu vojaĝis al Italio kaj estis studento de Guarino. Li transskribis tekstojn por Gray kaj akompanis lin al Romo kiam ĉilasta translokiĝis tien. Li estis sekretario de kardinalo Bazilo Besariono en 1447 kaj skribis biografion pri li en 1472.
Inter 1451 ĝis 1453 li instruis retorikon kaj poezion en la Universitato de Bolonjo. En 1452 li estis nomita Poeto Laŭrokronita de Bolonjo fare de la imperiestro Frederiko la 3-a, rekone de la bonveniga parolado kiun Nikolao komponis. En 1455 li iĝis sekretario de papo Kaliksto la 3-a. En 1456 li estis ordinita kaj ekde 1458 li iĝis ĉefepiskopo de Siponto. De tempo al tempo li ankaŭ servis kiel papa guberniestro en Viterbo (1464-1469), Spoleto (1471-2) kaj Peruĝo (1474-1477) Li ankaŭ vojaĝis en diplomatiaj misioj al Napolo kaj Germanio tradukis la "Roman Historion" de Polibio, al kiu la Papo pagis al li kvincent dukatojn.
Li verkis latinan lernejan gramatikon, Rudimenta Grammatices (presitan en 1473 fare de Arnold Pannartz kaj Konrad Sweynheim (1430-1477), unu el la unuaj kaj plej popularaj latinaj gramatikoj de la Renesanco, kiu provis ekskludi multajn vortojn kaj konstruojn el mezepoka deveno, prefere ol klasika. Priskribita de Erasmo de Roterdamo kiel "preciza, sed ne pedanta", ĝi iĝis la plej vendata libro de sia tempo, kun 117 eldonoj kaj 59 mil ekzempleroj venditaj en Italio, Hispanio, Germanio, Francio kaj Nederlando antaŭ la fino de la jarcento. Pliaj 12,000 ekzempleroj estis venditaj de la adaptado de la verko de Bernardus Perger (1440-1502), "Grammatica Nova". Kune kun Pomponio Leto, li faris version de la "Epigramo" de la poeto Marcialo en la 1470-aj jaroj. Libro pri Marcialo, "Cornucopiae" - parte komentaĵo kaj parte vortaro - kiun Perotti kompletigis en 1478 kaj kiu estis presita post lia morto en 1489, estis alia furorlibro. Unu komentisto nomis ĝin "enorma enciklopedio de la klasika mondo." Ĉiu verso, fakte ĉiu vorto de la teksto de Marcialo estis hoko sur kiu Perotti pendigis densan tekston de lingva, historia kaj kultura scio." Ĝi estis dediĉita al la kondotiero Federico la 3-a da Montefeltro.
Li ankaŭ estis polemikisto kaj malkaŝe kritikis Domizio Calderini (1446-1478) pro lia verko pri Marcialo. Li iĝis engaĝita en la disputo de Lorenzo Valla kun la humanisto Poggio Bracciolini, kaj en 1453 li sendis murdiston por asasini Poggion, tiam kancelieron de Florenco. Kiam la provo malsukcesis kaj la florentina registaro protestis, li estis devigita fare de Bessarion, lia dunganto, skribi pardonpeton al Poggio.
Perotti estis tiel indignigita per la nombro da eraroj en la presita eldono de "Natura Historio" of Plinio de Giovanni Andrea Bussi (1417-1475) ke li skribis al la papo petante al ĉitiu krei estraron de sciencaj korektistoj (kiel li mem) por ekzameni ĉiun tekston antaŭ ol ĝi estis presita. Tio estis priskribita kiel la unua postulo pri gazetara cenzuro. Alia akademiulo poste akuzis lin je enkondukado de 275 gravaj eraroj en la tekston kiam li produktis sian propran version de la verko.
Kolekto de la fabloj de Fedro, ne konataj de iu alia fonto, estis malkovrita de Perotti en manuskripto kiu estis perdita. La versio de Perotti estis konservita en la Vatikana Biblioteko kaj estas konata kiel la "Perotti Appendix" ("aŭ Aldonaĵoj de Perotti).
Kune kun la florentina librovendisto Vespasiano da Bisticci, li kolektis librojn por la papa biblioteko. Li mortis en Sassoferrato en la 14-a de decembro 1480.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Rudimenta grammatices[1], 1474
- Commentariolus in prohemium Historiae naturalis Plinii, 1482
- Erudimenta grammatices, 1485
- Grammatica et ars metrica, Antverpeno, 1493, eldonita de Goovaert Back (1465-1517)
- De generibus metrorum ac de Horatii et Boëtii metris, 1497
- Q. Horatii Flacci Poemata omnia, 1520
- Historiarum libri quinque, 1522
- Reg. po. ne quid ad rem litterariam tibi desit studiose adulescens damus tibi Perotti Sypontini grammaticam..., 1523
- Cornucopiae D. Nicolai Perotti, 1525
- Grammatica Nicolai Peroti, 1527
- Horativs libellus non infrugifer de metris Odarum Horatianarum, 1543
- Polybiou Istoriōn biblia, 1549
- Polybii Megalopolitani Historiarum libri priores quinque, 1549
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Polibio (210 a. K. - 128 a. K.)
- Quintus Horatius Flaccus (65 a. K. - 8 a. K.)
- Marcus Valerius Martialis (40-102)
- Laktancio (250-327)
- Gasparino Barzizza (1360-1431)
- Guarino Veronese (1374-1460)
- Vittorino da Feltre (1378-1446)
- Kaliksto la 3-a (1378-1458)
- Poggio Bracciolini (1380-1459)
- Leonardo Giustinian (1388-1446)
- Georgo de Trebizondo (1395-1486)
- Tommaso Parentucelli (1397-1455)
- Giovanni Tortelli (1400-1466)
- Bazilo Besariono (1403-1472)
- Lorenzo Valla (1405-1457)
- Eneas Silvio Piccolomini (1405-1464)
- Frederiko la 3-a (1415-1493)
- Giovanni Andrea Bussi (1417-1475) itala episkopo, bibliotekisto kaj humanisto
- Pomponio Leto (1428-1498)
- Francesco Maturanzio (1443-1518) itala humanisto kaj beletristo
- Giovan Battista Pio (14460-1543)