Nacia Asembleo de Pakistano
Aspekto
Nacia Asembleo de Pakistano | |||||
---|---|---|---|---|---|
قَومی اَسِمبلئ پاکِستان | |||||
malsupera ĉambro | |||||
Komenco | 10-a de aŭgusto 1947 vd | ||||
Lando(j) | Pakistano vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Nacia Asembleo de Pakistano (urdue قومی اسمبلئ پاکستان—, Qaumī Asimbli'e Pākistān) estas la malalta ĉambro de la duĉambra parlamento de Pakistano nome Majlis-e-Ŝura, kiu enhavas ankaŭ la Prezidentecon kaj la Senaton (alta ĉambro). Kaj la Nacia Asembleo kaj la Senato kunsidas en la Parlamentejo en Islamabado. La Nacia Asembleo estas demokratie elektita kiel korpuso konsistanta el totalo de 342 membroj kiuj estas referencataj kiel Membroj de la Nacia Asembleo (MNA-aoj), el kiuj 272 estas rekte elektitaj membroj kaj 70 rezervitaj sidlokoj por virinoj kaj religiaj minoritatoj. Politika partio devas sekurigi 172 sidlokojn por akiri kaj konservi majoritaton.[1]