„ Kompreneble la enhavo de ĉi tiu libreto havas ĉefe valoron por la kompetentuloj en la koncerna fako, tamen ni povas ĝoji, ke de tempo al tempo aperas pli da tiaj terminaroj pri diversaj fakoj kaj sciencoj ĉar tio ja montras ke nia lingvo ĉiurilate taŭgas por esprimi ĉiujn konceptojn sur kiu ajn tereno.
La verketo estas dividita en du partojn. La unua enhavas alfabetan liston de diversaj nocioj kaj la dua la klariigon de tiuj nocioj, dividitan en 5 sekcioj laŭ la temoj: a. Algebro, Infinitezima Kalkulo, Trigonometrio; b. Geometrio. Analitiko; m. Aplikata Matematiko; n. Aritmetiko, Nombroteorio kaj s. Statistiko. ”