Mano Negra
Mano Negra | |
---|---|
Daŭro | 1987 ĝis 1994 |
Ĝenro | alternativa rokmuziko |
Oficiala retejo | http://www.manuchao.net |
Muzikistaro | |
Manu Chao | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
La Mano Negra estas grupo de alternativa rokmuziko eldevenanta de Francio formita en 1987 ĉirkaŭ sia ĉefa muzikisto Manu Chao.
Origino de la nomo
[redakti | redakti fonton]La Mano Negra («La Nigra Mano» en la hispana lingvo) estas ankaŭ la nomo de anarkista grupo de Andaluzio je la fino de la 19-a jarcento. Dum la jaro 1880 Andaluzio havis gravan ekonomian krizon. Malriĉeco kaj malsato kreskanta, la bienistoj revoltiĝis, ŝtelantaj la panejojn kaj brulantaj olivarbarojn. Vidu plu :La Mano Negra
Sed legante bildlibron de Rousseau la ideo venis al la membroj de la grupo. Mano Negro estas la nomo de militistoj en Sudameriko. La simbolo de la nigra mano plaĉas al ili.
Historio
[redakti | redakti fonton]La grupo naskiĝis ĉirkaŭ multaj aliaj, interalie la Hot Pants kaj la Casse-pieds. En la tempo de sep jaroj (ĝis lia rompo en 1994), la Mano Negra esti unu de la plej konita kaj grava grupo de rok muziko ekster kaj en Francio, ĉefe en Sudameriko. Post ĝia rompo, la ĉefa muzikisto, Manu Chao sekvis solan karieron.
Lia unua disko Patchanka estis publikita ĉe Boucherie Productions (la estro, François Hadji-Lazaro, longtempe muzikis kun Manu Chao en la grupo Los Carayos).
Diskografio / Filmografio
[redakti | redakti fonton]- Joint de culasse : kun Manu Chao kaj Santi
- super boum rock'n'roll 14 reprinoj de klasika rok muziko, en 1982 sur la labelo « Force » (rara disko).
- Parachute : kun Manu Chao, Pascal Borne kaj du aliaj muzikistoj.
- Une seule trace discographique, le titre « tous les soirs » sur la compile « Romance 85 »
- Hot Pants : kun Manu chao, Pascal Borne, Santi, Jean-Marc
- Mano Negra :
- Patchanka, 1988.
- Puta's Fever, 1989.
- King of Bongo,1991.
- Amerika perdida,1991 (kompilado)
- In the Hell of Patchinko, livo en Japanio, 1992.
- Casa Babylon, 1994.
- Best Of, 1998.
- Mini Negra, EP 4 titoloj 2005.
- Lo Mejor De La Mano Negra, duobla KDoj « Best of 2005 » 2005
- Out Of Time, Duobla DVD 2005
- La danse de l'helicon, sang neuf en 89
- repreno de la temo Grand Bleu de Eric Serra sur la albumo Diversion (sur ia ke Bertignac reprenas Pas assez de toi !).
Nunaj grupoj laŭ la influo de la Mano Negra
[redakti | redakti fonton]Vidu plu
[redakti | redakti fonton]Internaj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mano Negra Illegal, omaĝa disko al Mano Negra
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Manu Chao
- La ne oficiala retejo de Daniel Jamet Arkivigite je 2019-05-22 per la retarkivo Wayback Machine