Manifestacio
Manifestacio estas publika elmontro de opinio de socia, politika aŭ asocia organizaĵo aŭ grupo de organizaĵoj, kiuj kunvokas civitanojn al marŝado grupe surstrate, ofte sur loko aŭ dum tago simbole rilataj al tiu opinio.
Tiamaniere ili esprimas sin por aŭ kontraŭ iu politika opcio aŭ iu ismo. La sukceso de manifestacio ofte estas mezurata laŭ la nombro de partoprenantoj.
Sociaj grupoj, kiel politikaj partioj, sindikatoj, organizaĵoj ktp, ofte kunvokas siajn membrojn kaj simpatiantojn al manifestacio, kiel unu el ilia plej gravaj agadoj por atingi socian agnoskon de ĝeneralaj aŭ membraj rajtoj, aŭ por montri al aliaj sociaj grupoj ilian potencon. disturbance
Manifestacioj estas formo de aktivismo, kutime prenanta la formon de publika kunveno de homoj en mitingo aŭ marŝado. La intenco estas kaŭzi sufiĉe signifa ĝenado al la ĉiutaga vivo de la socio, ekzemple portempe bloki aŭtovojojn aŭ vojkruciĝon, por ricevi la atenton kaj de la publiko kaj de la amaskomunikiloj kaj tiel ekzerci premon al la aŭtoritatoj. Ju pli da partoprenantoj des pli la opinio montriĝas signifa, kunvenante en homamaso asociita kun tiu opinio.
Ne konfuzu kun striko, kiu signifas ĉesadon de la laboro.
Gravaj manifestacioj kun historia sekvo
[redakti | redakti fonton]- Bostona teumado
- Okupo de la fortreso Bastille´
- 1-an de majo - Je ĉi tiu dato, multaj manifestacioj ĉiujare okazas por solidareco inter laboristaj organizaĵoj kaj kiel esprimo de la lukto por pli bonaj laborkondiĉoj. Socialistaj kaj komunistaj partioj utiligis ĉi tiun daton por organizi komunistajn marŝojn.
- La amasbuĉado en Fourmies de 1891
- Masakro de Sharpeville, En 1966, Unuiĝintaj Nacioj starigis la 21-an de marto la Internacian Tagon por la Elimino de Rasa Diskriminacio memore al mortigitoj.
- Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero okazinta la 28-an de aŭgusto 1963 en Vaŝingtono, dum kiu Martin Luther King faris la faman paroladon "Mi Havas Revon".
- Jerevana manifestacio de 1965
- Majo de 1968 (Francio)
- Manifestacioj tra la Orienta Bloko - en 1989-1990, en kiuj la komunistaj reĝimoj estis renversitaj kaj la Berlina muro falis.
- Protestoj sur placo Tian An Men
- Vendredojn por la estonteco
- Manifestacioj post la ribelo de Stonewall - Manifestacioj de la GLAT-komunumo post atako de la polico kontraŭ komunuma trinkejo.
- La manifestacioj de la 16-a de februaro 2003 kontraŭ la milito en Irako - manifestacioj okazintaj samtempe tra la mondo kaj laŭ la organizantoj ĉeestis pli ol miliono da manifestaciantoj.
- La Sturmo de la Kapitolo - 6-an de januaro 2021