Makulnoturo
Makulnoturo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Makulnoturo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nothura maculosa (Temminck, 1815)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||
N. m. maculosa | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Makulnoturo (Nothura maculosa) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj. Tiu birdo estas indiĝena de herbejaj habitatoj en orienta kaj suda Brazilo, Paragvajo, Urugvajo, kaj orienta kaj norda Argentino.[3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Makulnoturo estas proksimume 24 al 25.5 cm longa.[4] La supraj partoj estas brunaj kun strieco je sablokolora. La subaj partoj estas sablokoloraj striecaj je nigra kaj bruna en la brusto, sen strieco ĉe flankoj. Ties krono estas nigra striece je sablokolora kaj la gorĝo estas blanka. La ĝenerala nuanco ege varias tra ties teritorio; parte pro diferencoj en grundo ĉe specifaj lokoj. Ĝi kaj la proksime rilata Ĉaka noturo, N. chacoensis, estas la nuraj noturoj kun strieco ĉe ambaŭ partoj de la unuarangaj. La kruroj estas senkolorece flavecgrizaj al brunaj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La alvoko de la Makulnoturo estas serio de mallongaj altatonaj notoj.[4]
Manĝo
[redakti | redakti fonton]La Makulnoturo manĝas plantojn, tipe semojn, kaj animalan materialon. En Argentino ili ŝajne manĝas pli da animala materialo ol ĉe aliaj lokoj.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu specio povas reproduktiĝi rapide, ĉar la ino estas matura post 2 monatoj kaj povas havi kvin al ses ovodemetadojn jare. La masklo ne maturas tiom rapide. La masklo kovas la ovojn kaj idozorgadas.[4] Kiel ĉe plej tinamoj, ties ovoj havas spektaklan brilan porcelanecan ŝelon. Tiu estas tre grenata aŭ ĉokolad-bruna en tiu specio. La ovaro konsistas el 4-6 ovoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]
Coenraad Jacob Temminck la unua identigis la Makulnoturon el specimeno el Paragvajo, en 1815.[4]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La Makulnoturo havas ok nune agnoskitaj subspecioj. Ili ne bone distingeblas kaj preskaŭ formas klinon kiu varias norde al sude laŭ la reguloj de Gloger kaj de Bergmann.
- Nothura maculosa, Makulnoturo, loĝanta en Argentino, Paragvajo, Urugvajo, orienta kaj suda Brazilo[3]
- Nothura maculosa maculosa loĝanta en sudorienta Brazilo, Urugvajo, orienta Paragvajo, kaj nordorienta Argentino[3]
- Nothura maculosa major loĝanta en interno de orientacentra Brazilo (Minas Gerais, Goiás, kaj Bahia)[3]
- Nothura maculosa nigroguttata loĝanta en ebenaĵoj de sudcentra Argentino (Rio Negro kaj sudorienta Neŭkeno)[3]
- Nothura maculosa cearensis loĝanta en nordorienta Brazilo (suda Cearao)[3]
- Nothura maculosa paludivaga loĝanta en centra Paragvajo kaj nordacentra Argentino[3]
- Nothura maculosa annectens loĝanta en humidaj herbejoj de orienta Argentino[3]
- Nothura maculosa submontana loĝanta en deklivoj de Andoj en sudokcidenta Argentino (Neŭkeno, Rio Negro, kaj Ĉubutio)[3]
- Nothura maculosa pallida loĝanta en humidaj herbejoj de nordokcidenta Argentino (Granda Ĉako)[3]
Teritorio
[redakti | redakti fonton]Ĝi loĝas en orienta kaj suda Brazilo (eksklude la areojn de altaj teroj de Atlantika Arbaro kaj planalto laŭlonge de la marbordo), Paragvajo, Urugvajo, kaj Argentino.[3]
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ili loĝas en seka savano en habitatoj de ĝis 2,300 m, kaj moderklimataj herbejoj, same kiel en areoj de paŝtejoj.[4][5][6]
Konservado
[redakti | redakti fonton]La IUCN listigis tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kvankam ĝi estas ege ĉasata, pro ties rapida reprodukta indico.[4] Ĝi havas loĝan teritorion de 3,900,000 km².[6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1867, S. (2008)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Brand, S. (2008)
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Clements, J. (2007)
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ Bencke, G. (2007)
- ↑ 6,0 6,1 BirdLife International (2008)(a)
- ↑ BirdLife International (2012). Nothura maculosa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais ["The Recent avifauna of Rio Grande do Sul: Biogeographical and distributional aspects"]. 2007-JUN-22 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo
- BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothura maculosa". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 65–66. ISBN 0-7876-5784-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Makulnoturo, filmetoj ĉe Internet Bird Collection
- Makulnoturo, fotaro VIREO Foto-Alta Rez
|