Saltu al enhavo

Louis Mountbatten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Mountbatten
Persona informo
Louis Francis Albert Victor Nicholas Mountbatten, 1st Earl Mountbatten of Burma
Naskiĝo 25-an de junio 1900 (1900-06-25)
en Kastelo Windsor
Morto 27-an de aŭgusto 1979 (1979-08-27) (79-jaraĝa)
en Mullaghmore
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Eksplodo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Romsey Abbey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Christ's College
Lockers Park School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Louis Mountbatten
Familio
Dinastio familio Mountbatten vd
Patro Prince Louis of Battenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Princess Victoria of Hesse and by Rhine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj George Mountbatten, 2nd Marquess of Milford Haven (en) Traduki, Louise Mountbatten (en) Traduki kaj Alice de Battenberg Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Edwina Mountbatten, Countess Mountbatten of Burma (en) Traduki (1922–1960) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lady Pamela Hicks (en) Traduki, Patricia Knatchbull, 2nd Countess Mountbatten of Burma (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
militisto
mararmea oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1913– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Flotadmiralo Louis Francis Albert Victor Nicholas Mountbatten, 1a Grafo Mountbatten de Birmo (denaske Princo Louis of Battenberg; 25a de junio 1900 – 27a de aŭgusto 1979), estis oficiro de la Brita Reĝa Mararmeo kaj politikisto, onklo de la Princo Filipo, Duko de Edinburgo, kaj dua kuzo de la reĝino Elizabeto la 2-a. Dum la Dua Mondmilito, Li estis Suprema Aliancana Komandanto, kaj Komandanto de Sudorienta Azio (1943–1946). Li estis la lasta Vicreĝo de Hindio (1947) kaj la unua Ĝenerala guberniestro de la sendependa Barato (1947–1948).

Louis kaj Edwina Mountbatten.

El 1954 ĝis 1959, Mountbatten estis Unua Marlordo, nome posteno kiu estis tenita de lia patro, Princo Louis de Battenberg, antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj. Poste li servis kiel Ĉefo de la Defenda Stabanaro ĝis 1965, kio faris lin la plej longdaŭra profesia estro de la Britaj Armitaj Fortoj ĝis nun. Dum tiu periodo Mountbatten servis ankaŭ kiel Proparolanto de la Militkomitato de NATO dum unu jaro.

En aŭgusto 1979, Mountbatten estis murdita per bombo kiu estis kaŝita en lia fiŝkapta boato en Mullaghmore, Graflando Sligo, Irlando, fare de membroj de la Provizora Irlandrespublika Armeo.