Lorenz Heister
Laurentius Heisterus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Lorenz Heister, laŭ Johann Jakob Haid (1704–1767).
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-a de septembro 1683 en Frankfurto ĉe Majno, Germana regno | ||||
Morto | 18-a de aprilo 1758 en Bornum am Elm, apud Königslutter am Elm, Germana regno | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Gießen Universitato de Helmstedt Universitato de Altdorf Universitato de Lejdeno Universitato de Amsterdam[1] | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Elias Friedrich Heister (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto kirurgo universitata instruisto anatomo vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Aktiva en | Altdorf apud Nürnberg vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lorenz HEISTER estis germana kuracisto, anatomo, botanikisto, profesoro pri anatomio kaj kirurgio en la Universitato de Helmstedt, posteno kiun li okupis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. Li ankaŭ servis kiel milita kirurgo en serio da kampanjoj kaj poste iĝis profesoro pri anatomio kaj kirurgio en la Universitato de Altdorf. En 1739, li publikigis ampleksan libron pri kirurgio, kiu fariĝis la norma teksto pri la temo. Ĝi estis vaste represita kaj tradukita en multaj lingvoj. La angla versio estis la unua sistema traktato pri kirurgio aperinta en tiu lingvo. La libro havas multajn ĉapitrojn dediĉitajn al buŝaj malsanoj kaj ilia kuracado. Lorenz Heister estas konsiderata la fondinto de la scienca kirurgio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Johann Heinrich Heister, hakisto, kiu pli malfrue iĝis gastejestro kaj vinkomercisto. Lia patrino nomiĝis Eva Maria Allens (1696-1749). Inter 1702 kaj 1706, li studis en la Universitatoj de Gießen kaj Veclaro. En Gießen li estas gvidata de la germana kuracisto Georg Christoph Möller (1663-1740) kaj en tiu universitato Georg Theodor Barthold (1669-1712) donis al li la okazon plenumi sian unuan dissekcion de vira korpo.
Li poste ekloĝis en Amsterdamo, kie li studis anatomion kun la kuracisto kaj botanikisto Frederik Ruysch (1638–1731) kaj klasojn pri botaniko kun profesoro Caspar Commelin (1668-1731). Somere 1707, li iĝis asista kuracisto en la Hospitalo de Kampanjo en Bruselo kaj Gento dum la Milito de hispana sukcedo.
Li tiam vojaĝis al Lejdeno, kie li studis anatomion kun Bernhard Siegfried Albinus (1653–1721) kaj Govert Bidloo (1649–1713), kaj li ankaŭ ĉeestis klasojn pri kemio kaj okulmalsanoj kun la kuracisto kaj humanisto Herman Boerhaave (1668-1738). En la 31-a de majo 1708, li ricevis sian diplomon pri doktoreco en la Universitato de Harderwijk kaj somere 1709 li realiĝis al la nederlanda armeo kiel faka kirurgo dum la Sieĝo de Tournai. Baldaŭ poste, li distingiĝis traktante vunditojn dum la Bataloj de Oudenarde e Malplaquet.
En la 11-a de novembro 1711, li estis nomumita profesoro pri anatomio kaj kirurgio ĉe la Universitato de Altdorf, kaj ekde 1720 li estis nomumita profesoro pri anatomio kaj kirurgio ĉe Helmstedt, kie li restis dum sia tuta vivo. Dum ĉi tiu periodo ĉe Helmstedt, li ankaŭ instruis botanikon kaj praktikan medicinon.
El inter liaj multaj manuskriptoj, la plej konata verko estas Chirurgie, libro pri kirurgio tradukita en sep lingvojn, inkluzive la latinan kaj la japanan. Ĝi estis vaste uzata en Japanio, kaj ankoraŭ estis uzata kiel norma teksto en Vieno ĝis ĉirkaŭ 1838. La botanika ĝardeno de Heister en Helmstedt estis konsiderata unu el la plej belaj en Germanio.
En 1718, li kreis la esprimon trakeotomio. Ankaŭ, oni kreditas al li kiel la unua kuracisto kiu okazigis postmortan sekcion de apendicito. Lia nomo estis uzata en la genro de la plantoj Heisteria, same kiel la spiralaj valvoj de Heister, difinitaj kiel anatomiaj faldoj de la cista dukto.
Li korespondis kun Karolo Lineo elde la 31-a de marto 1736 ĝis la 30-a de aprilo 1742. Nepo de Lorenz Heister estis la mineralogo kaj kemiisto Lorenz von Crell (1744–1816). Lia biblioteko enhavis pli ol 12 mil volumojn kaj lia herbario konserviĝis en 90 volumoj. Li posedis ne malpli ol 470 kirurgiajn instrumentojn, la plej multaj el ili el arĝento.
Lia filo, Elias Friedrich Heister (1715-1740), naskita en Altdorf, studis medicinon kaj ricevis sian doktorecon en la 22-a de oktobro 1738. Tamen, li mortis dum vojaĝo al Nederlando, en 1740.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Laurentii Heisteri Systema plantarum generale ex ..., 1748
- Resp. Dissertatio inauguralis medica de cydoniis, etc. ... , Joannes Adamus Bauer, 1744
- D. L. Heister ... Oratio de Incrementis anatomiæ in hoc ..., 1720
- Artem gymnasticam nouam ... publico eruditorum examini ..., Friedrich Boerner, 1748
- Heelkundige onderwyzingen, Hendrik Ulhoorn, 1755
- Resp. Dissertatio inauguralis medica de Aurantiis eorumque ..., , Joannes Hermannus Antonius Wilberding], 1741
- Resp. Dissertatio inauguralis medica de aquis medicatis ..., Joannes Sigismundus Hahn, 1732
- Resp. Dissertatio inauguralis medica de morbis adolescentum ..., Fridericus Henricus Schrann, 1722
- A compendium of anatomy. Containing a short but perfect view ..., 1721
- Vindiciae sententiae suae de Cataracta Glaucomate et Amaurosi, 1719
- Resp. Dissertatio de valvula coli. Præs. L. Heistero, Georgius Casparus, 1718
- Diss. inaug. ... de fonte medicato prope Helmstadium nuper, 1756
- Institutiones chirurgicae, 1739
- Compendium anatomicum, 1727
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jean-Louis Petit (1674-1750)
- Frederik Ruysch (1638-1731)
- Elias Friedrich Heister (1715-1740)
- Andreas Elias Büchner (1701-1769)
- Johann Friedrich Crell (1707-1747)
- Lorenz von Crell (1744-1816)
- Georg Christoph Moeller (1663-1740)
- Caspar Commelin (1668-1731)
- Bernhard Siegfried Albinus (1697-1770)
- Johann Jakob Rau (1715-1782)
- Johann Nathanael Lieberkühn (1711-1756)
- Georg Theodor Barthold (1669-1713)
- Bernhard Siegfried Albinus (1697-1770)
- Herman Boerhaave (1668-1738)
- Govard Bidloo (1649-1713)
- Bartholomaeus Maggius (1516-1552)