Saltu al enhavo

Lilarbalcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lilarbalcionoj
Sulavesa lilarbalciono (Cittura cyanotis)
Sulavesa lilarbalciono (Cittura cyanotis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Lilarbalcionoj Cittura
Kaup, 1848
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cittura cyanotis en provinco Norda Sulaveso, Indonezio.

Lilarbalcionoj (Cittura) estas genro de arbalcionoj, troveblaj en malaltaĵoj de Indonezia insulo Sulaveso kaj sur apudaj Sangihe-insuloj kaj Talaud-insuloj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Genron Cittura unue enkondukis germana naturalisto Johann Jakob Kaup en jaro 1848.[1] La genra nomo devenas de klasikaj grekaj vortoj kitta ("pigo") kaj oura ("vosto").

Laŭ nuna sistematiko oni agnoskas du speciojn:[2]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Cittura sanghirensis Sangihea lilarbalciono Sangihe-insuloj kaj Talaud-insuloj (Indonezio)
Cittura cyanotis Sulavesa lilarbalciono norda Sulaveso kaj Lembeh-insulo (Indonezio)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1848) “Die Familie der Eisvögel (Alcedidae)”, Verhandlungen des Naturhistorischen Vereins für das Großherzogthum Hessen und Umgebung (de) 2, p. 68. 
  2. Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 17 May 2017 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]