Leono la 12-a
Leono la 12-a | ||
---|---|---|
252-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Annibale Francesco della Genga | |
Pontifiko | de 18-a de septembro 1823 | |
ĝis 10-a de februaro 1829 | ||
Antaŭulo | Pio la 7-a | |
Sekvanto | Pio la 8-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-a de aŭgusto 1760 en Genga aŭ Spoleto, Italio | |
Morto | 10-a de februaro 1829 en Romo, Italio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Alma mater | Pontifika Eklezia Akademio [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • itala lingvo [#] | |
Subskribo | ||
titulara episkopo de Tiro | ||
Dum | 1793– | |
episkopo de Sinigaglia | ||
Dum | 1816– | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Leono la 12-a, naskita kiel Annibale Sermattei della Genga la 22-an de aŭgusto 1760 en La Genga proksime de Ancona, estis papo de 1823 ĝis sia morto en Romo la 10-an de februaro 1829.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Genga ordinitis en 1783 kaj iĝis poste sekreta ĉambristo de Pio la 6-a. En 1793 li iĝis titulara episkopo de Tiro, en 1794 apostola nuncio en Augsburg, en 1805 nuncio ĉe la germana imperia dieto en Ratisbono, en 1816 kardinalo kaj episkopo de Sinigaglia. Post la morto de Pio la 6-a li elektitis papo en la 28.9.1823.
Komence li estis ovaciita, sed baldaŭ li estis ekmalamata pro sia koleriĝemo kaj severeco. Li redonis al la jezuitoj la iaman kolegion kun la Kirko Sankta Ignaco, la muzeon kaj la oratoriejon. Krome Leono reinstalis la prizonojn de la Inkvizicio. La rilaton de la Eklezio al la ŝtato en la regiono de la Supra Rejno li ordonis en 1827 per la buleo »Ad dominici gregis custodiam«; la emancipiĝon de la katolikoj en Britio li preparis ankaŭ. En la Papa Ŝtato li reformis la administracion, la jursistemon civilan kaj tribunalajn impostojn, la eduksistemon. Krome li konstruigis multajn malsanulejojn.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En la Baziliko Sankta Petro estis farita por li marmora monumento de Bertel Thorvaldsen.