Lenina partialtlernejo de KPSU
La Lenin-partialtlernejo de KPSU (ruse Высшая партийная школа, mallongigo ВПШ) estis la plej supera klerigejo de la Komunisma Partio de Sovetunio en Moskvo.
La tuto ekzistis inter 1939 kaj 1991. Tie ankaŭ ne malmultaj komunistoj de t.n. frataj socialismaj ŝtatoj kleriĝis en kursaro de unu aŭ tri jaroj. Altlerneje ekzistis katedroj pri:
- historio de KPSU
- filozofio marksisma-leninisma
- scienca komunismo
- politika ekonomio
- partistruktura esplorado
- modernaj internaciaj komunistaj kaj laboristaj movadoj kaj la naciaj liberigaj movadoj
- sovetia ekonomio
- agrikultura ekonomio
- konstitucia juro kaj la sovetia evoluo
- ĵurnalismo kaj literaturo
- rusa lingvo
- fremdaj lingvoj.
Partianojn diplomiĝintajn ĝis la aĝo de 40 jaroj tie oni trovis, kiuj estis oficiale komunistoj dum almenaŭ kvin jaroj. Ili estis proponitaj al la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio fare de centraj partiaj subkomitatoj aŭ de aliancitaj partioj.
La maksimuma kursodaŭro estis de tri jaroj. La universitato apogis aliajn socialismajn landojn en trejnado de kadroj por partilaboro kaj ŝtataj funkcioj. Ĉirkaŭ dek mil partiaj kaj ŝtataj oficistoj sukcesis fari ekzamenojn. En 1970 la lernejo havis 720 studentojn. Ekzistis 120 prelegantoj dungitaj en ĉiuj fakultatoj (krom lingvoj), inkluzive de 21 profesoroj kaj habilitiĝintoj.
Krom la moskva altlernejo ekzistis multaj necentraj partialternejoj de KPSU, ekz. en Ĥabarovsko, Volgogrado, Rostovo ĉe Dono.
Konataj studintoj el GDR
[redakti | redakti fonton]- Oskar Fischer (1962–1965)
- Egon Krenz (1964–1967)
- Günter Schabowski (1967–1968)
- Helmut Holter (1985–1987)