Saltu al enhavo

Language Problems and Language Planning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Language Problems and Language Planning
scienca gazeto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo John Benjamins Publishing Company
vdr

Language Problems and Language Planning, mallonge LPLP (esperante Lingvoproblemoj kaj lingvoplanado) estas plurlingva scienca revuo en la kampo de lingvoplanado, kiu publikigas artikolojn pri politikaj, sociologiaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj lingvouzo. Ĝi havis ĉefrolon en la disvolviĝo de la teorio pri lingvoplanado. La revuo estas reprezentema por la ŝanĝoj en la kampo de lingvoplanado[1].

La revuo estis fondita en 1969 kun la titolo La Monda Lingvo-Problemo, tiam eldonis ĝin la eldonejo Mouton en Hago. En 1977 la revuo ŝanĝis la titolon al Language Problems and Language Planning, samtempe kiam la germana scienca eldonejo Walter de Gruyter transprenis la eldonejon Mouton. Nun LPLP estas eldonata de la eldonejo John Benjamins Publishing Company en Amsterdamo. Ĝian redaktadon prizorgas CED. Unuaj ĉefredaktoroj estis Victor Sadler (1969–1972) kaj Richard E. Wood (1973–1976), post la nomŝanĝo ekde 1977 pli ol du jardekojn estis Humphrey Tonkin, komence de la 21-a jarcento Timothy G. Reagan, kiu ekde ties fondo en 2010 aktivas en universitato Nazarbajev nomata laŭ la tiutempa prezidanto de Kazaĥio, en Astano, kaj nun en 2023 estas François Grin (Universitato de Ĝenevo). La revuon kunredaktas Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Pri la recenzoj de libroj respondecas Frank Nuessel kaj Federico Gobbo.

Plurlingva aliro

[redakti | redakti fonton]

La revuo estas vere plurlingve eldonata ĉar ĝi akceptas artikolojn verkitaj en iu ajn lingvo. La redakcio precipe bonvenigas artikolojn en aliaj lingvoj ol la angla ĉar ĝi celas malfermi la revuon al internacia kaj plurlingva legantaro[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (en) Wenwen Li, Haitao Liu, Language Problems and Language Planning - A corpus-based historical investigation, En: Language Problems & Language Planning, p. 171, 177, Vol. 37, n-ro 2, 2013, ISSN 0272-2690

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.