La colmena (romano)
La colmena | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Camilo José Cela |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1951 |
Eldonejo | Emecé Editores |
Loko de rakonto | Madrido |
La colmena (trad. La abelujo) estas romano de la hispana verkisto Camilo José Cela, publikigita en Bonaero en 1951.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La eksteran strukturon komponas ses ĉapitroj kaj unu epilogo. Ĉiu ĉapitro konsistas el varia nombro de mallongaj scenoj, kiuj disvolvigas epizodojn miksitajn kun aliaj kiuj okazas samtempe. Tiel la intrigo estas konstante rompita en multaj malgrandaj historioj. Gravas la totala sumo, kiu kunformas aron de interplektitaj vivoj, same kiel ĉe la ĉeloj de abelujo.
La agado montriĝas pere de apartaj epizodoj kaj bildoj iom ĝenrismaj. La etoso de kafejo venas de literatura tradicio (Larra, Zamacois, Galdós, Baroja...), same kiel bordelo, dum alia kutima etoso kiel tiu de pensiono mankas en tiu verko. Tiuj bildoj formas ordigitan nur ŝajnan kaoson de la ĉiutaga vivo. La ĉapitroj ne komponas intrigan fadenon nek kronologian irdon, sed nur temaran akson:
- humiligo ... kafejo
- malriĉo ... unua noktiĝo
- enuo ... dua vespero
- sekso ... unua nokto
- kaŝigo ... dua nokto
- ripeto ... mateno
La roluloj
[redakti | redakti fonton]Nur Marcos Marín aperas ofte (31 fojojn) kaj en ĉiu ĉapitro) havigante koherecon al la rakonto, kaj duarange doña Rosa (21 fojojn); la rolulojn priskribas Cela pere de jenaj teknikoj:
- objektivismo: gestoj, sintenoj kaj ĉefe dialogo kiuj markas la kulturan nivelon (idiotismoj, esprimoj ktp.)
- fizika aspekto de sentrajtaj roluloj,
- ĉioscia rakontisto serĉas en la pasinteco informon pri la roluloj (kontrastoj, humoro, degradado ktp.)
Historio kaj analizo
[redakti | redakti fonton]Tiun verkon oni ne povis publikigi siatempe en Hispanio kaj nur ĝis 1955, pro malakcepto fare de la frankisma cenzuro, kvankam la verkisto estis cenzuristo li mem (de negravaj publikaĵoj) kaj protektito de Juan Aparicio, tre influa politikisto en la diktatora reĝimo. Post enpovigo de Manuel Fraga kaj insisto de la aŭtoro sukcesis la rajtigo de la unua hispana eldono de romano kiu estos inkludita multajn jarojn poste en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
La loko-tempa kadro estas tre preciza: tri tagoj en Madrido en la vintro de 1942, dum malfacilaj jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito kaj venko de la frankisma tendaro. La historio estas bazata sur romana loko tre reduktita (kafejo) sed kun multaj roluloj kiuj malmulte intervenas en la intrigo havigante ĥoran socian alrigardon. Inter preskaŭ tri cent roluloj, malabundas kaj tiuj de altaj klasoj kaj tiuj de laborista klaso aŭ marĝenuloj (kongrue kun la postuloj de la tiama reĝimo), kaj hegemonias tiuj de la malalta mezklaso, nome la malalta burĝaro eĉ pli malaltigita pro la landa situacio. La romano aperis kiel unua parto de serio titolota «Caminos inciertos» (Necertaj vojoj), kiu neniam aperos.
La romanon adaptis filmo de 1982 de Mario Camus kun sama titolo.
Cenzuro kaj memcenzuro
[redakti | redakti fonton]La colmena estis ekzamenita de civila kaj de eklezia cenzuroj. La unuan faris la poeto Leopoldo Panero, kiu konsilis ĝian publikigon, "se la aŭtoro mildigas kelkajn scenojn" kaj la duan faris la pastro Andrés de Lucas Casla, kiu faris tre kritikan kaj malfavoran informon kiu venkis ("¿Ataca el dogma o la moral? Sí. ¿Ataca al régimen? No. ¿Valor literario? Escaso" ("Ĉu ĝi atakas la dogmon aŭ la moralon? Jes. Ĉu ĝi atakas la reĝimon? Ne. Ĉu literatura valoro? Malmulta")); pro tio la verkon oni presis en Bonaero en 1951 eĉ kun kelkaj fragmentoj cenzurita de la peronisma reĝimo.[2] Poste oni povis publikigi ĝin en Hispanio en 1955 sen la cenzuritaj partoj jam en 1951 fare de la aŭtoro, koncerne al enhavo pri sekso; tion oni konas per manuskripto aparteninta al hispanisto Noël Salomon konservita de lia filino, Annie Salomon. Ĝi estas parto de la kopio de la domumento prezentita de Cela al la cenzuro en 1946. Poste (decembro 2015) oni planis integran kritikan eldonon kiu inkludun aparte tiujn iamajn forigitajn partojn.[3]
La memcenzuro observeblas, por ekzemplo, en romano en kiu estas tiom multaj roluloj, en la foresto de ekleziuloj, tiom oftaj en la tiama ĉiutaga vivo. Tiu apero estis eĉ ne imagebla tiam pro la eklezia cenzuro, kiu certe estus malaprobinta tion. Aliflanke ankaŭ ne aperas roluloj, kiuj eĉ minimume reprezentu la oficialan frankisman povon, kvankam ja la posedantino de la kafejo montras sintenon kongruan kun la reĝimo.
La romanoj de la 1950-aj jaroj
[redakti | redakti fonton]La romanoj de la 1950-aj jaroj estis ofte priskribitaj kiel influitaj de Cela (el La colmena); tiu influo videblas ĉe:
- objektivismo kaj kinteknikoj,
- la individua ĉefrolulo estas anstataŭata de kolektiva rolularo,
- la kolokveca parolmaniero esprimas rekte la trajtojn de la roluloj, kaj
- la loko kaj la tempo estas reduktita kaj tio centrigas la intereson.
Oni listigas kiel ĉefaj verkoj de tiu tendenco de "socia romano" Los bravos (1954) de Fernández Santos, El Jarama (1956) de Sánchez Ferlosio, La piqueta (1959) de Antonio Ferres, Nuevas amistades (1959) de García Hortelano, La mina de López Salinas, Dos días de septiembre de Caballero Bonald.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lista completa de las 100 mejores novelas
- ↑ Cuando Camilo José Cela entró en crisis en El País, 26 de decembro 2015
- ↑ Winston Manrique Sabogal, "La Colmena’, de Cela, inédita, erótica y censurada, ve la luz. La Biblioteca Nacional presenta el manuscrito que estaba en manos de un hispanista francés. Contiene pasajes de alto contenido sexual, entre ellos, escenas de lesbianismo que no estaban en la edición de 1951. La obra integra espera ser editada en 2016, año del centenario del natalicio del premio Nobel español", En El País, 6-II-2014
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La colmena (novela) en la hispana Vikipedio.