László Mezey
László Mezey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1918 en Eger |
Morto | 14-an de aprilo 1984 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/2-5-13 |
Lingvoj | hungara • franca • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto paleografo codicologist (en) |
László Mezey [lAslO mezei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mezey László estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
László Mezey[1] naskiĝis dum la Kalistefa revolucio la 5-an de decembro 1918 en Eger, li mortis la 14-an de aprilo 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Mezey maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Romo, sed sen diplomo li hejmenvenis. Ekde 1939 li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj li doktoriĝis en 1944, pli poste li instruis en mezlernejo. Inter 1947-1954 li laboris en Universitata Biblioteko (Budapeŝto), inter 1954-1958 en literatura instituto, inter 1958-1963 en Tutlanda Biblioteko Széchényi, fine de 1963 ĝis sia morto li estis paleografo en akademia esplorgrupo. Pli frue, jam ekde 1948 li prelegis en Universitato Péter Pázmány. Li doktoriĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1964.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar századok (1948)
- Irodalmi anyanyelvűségünk kezdetei az Árpád-kor végén (disertaĵo, 1955)
- Középkori magyar írások. (1957)
- Codex Albensis (kunaŭtoro, 1963)
- Deákság és Európa. Budapest, 1979. (akad. dri ért.)
- Fragmenta latina codicum in Bibliotheca Universitatis Budapestinensis (1983)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio legebla en la 553-a paĝo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM64966;jsessionid=95628F92CE39850BCE0A358CB4372E8E hungarlingva datenaro de muzeo