Saltu al enhavo

L'important c'est d'aimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'important c'est d'aimer
filmo
Originala titolo L'important c'est d'aimer
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 12 feb. 1975, 21 feb. 1975, 24 jul. 1975, 4 sep. 1975, 12 nov. 1975, 17 dec. 1975, 9 feb. 1976, 10 jun. 1976, 1 mar. 1977, aprilo 1977
Ĝenro drama filmo, amafera filmo
Kameraado Ricardo Aronovich
Reĝisoro(j) Andrzej Żuławski
Scenaro Andrzej Żuławski • Christopher Frank
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Romy Schneider • Jacques Dutronc • Fabio Testi • Klaus Kinski • Claude Dauphin • Roger Blin • Katia Tchenko • Andrée Tainsy • Claude Legros • Claudine Beccarie • Éric Vasberg • Gabrielle Doulcet • Guy Delorme • Guy Mairesse • Henri Coutet • Howard Vernon • Jacques Boudet • Nicoletta Machiavelli • Manu Pluton • Marc Dudicourt • Michel Berreur • Michel Robin • Michel Such • Olga Valery • Paul Bisciglia • Philippe Clévenot • Sybil Danning • Sylvain Lévignac • Zouzou • Michel Duchaussoy • Martine Sarcey • Gérard Zimmermann
Produktinta firmao Cineriz
Honorigoj Premio César por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

L'important c'est d'aimer (Gravo estas amo) estas franc-ital-germana filmo reĝisorita de la pola kin-reĝisoro Andrzej Żuławski. Ĝi rakontas la historion de pasia amafero inter Nadine Chevalier, aktorino de erotaj B-filmoj (Romy Schneider), kaj Servais Mont, fotisto (Fabio Testi), en la malpaca franca negocetoso.

Post la dua filmo de Żuławski's nome Diabeł (La diablo) estis malpermesita en Pollando, li decidis translokiĝi al Francio, kie li faris ĉi filmojn en 1975. Li kunadaptis kaj reĝisoris ĝin bazita sur la romano de Christopher Frank nome La Nuit américaine (nerilata al la samnoma filmo de 1973 de François Truffaut. La sukceso en Francio estis tia – ĉefe pro la aktorado fare de Romy Schneider kaj de la kantisto Jacques Dutronc – ke ĝi ebligis la revenon de Żuławski al Pollando. La filmo estis vidita de totalo de 1 544 986 spektantoj en Francio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Servais Mont, fotisto, renkontas Nadine Chevalier kiu vivtenas sin ĉefrolante en malmultekostaj erotaj filmoj. Provante helpi ŝin, li pruntas monon de ŝarĉistoj por financi la teatran produktadon de Rikardo la 3-a kaj donas al Nadine parton. Nadine estas ŝiriĝinta inter Servais, al kiu ŝi enamiĝas, kaj ŝia edzo Jacques, al kiu ŝi havas moralajn devontigojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Romy Schneider kiel Nadine Chevalier
  • Fabio Testi kiel Servais Mont
  • Jacques Dutronc kiel Jacques Chevalier
  • Claude Dauphin kiel Mazelli
  • Roger Blin kiel patro de Servais
  • Gabrielle Doulcet kiel Madame Mazelli
  • Michel Robin kiel Raymond Lapade
  • Guy Mairesse kiel Laurent Messala
  • Jacques Boudet kiel Robert Beninge
  • Katia Tchenko kiel Myriam, la prostitutino
  • Nicoletta Machiavelli kiel Luce, edzino de Lapade
  • Klaus Kinski kiel Karl-Heinz Zimmer
  • Paul Bisciglia kiel helporeĝisoro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]