Saltu al enhavo

Kverandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kverandoj bildigitaj de Ulrich Schmidl en la malfrua 16-a jarcento.

La Kverandoj estas indiana sudamerika etno, kiu origine loĝadis en la pampa regiono de Argentino. La nomon Kverandoj donis al ili la Gvaranioj, ĉar ili konsumadis bestan grason en sia ĉiutaga dieto. Tial, Kverandoj signifas "homoj kun graso". Antaŭ la 19-a jarcento, ili estis ankaŭ konataj kiel la Pampoj. La Mapuĉoj (aŭ araŭkanoj) nomis ilin Puelĉoj.

La historia loĝaero de la Kverandoj estas la nuna argentina provinco La Pampa, plej granda parto de la provinco Bonaero, la centro kaj la sudo de la provinco Santa Fe (precipe sude de la rivero Tercero-Carcaraña) kaj fine granda parto de la provinco Kordobo.

Fizike, la Kverandoj estis altaj kaj tre militkapablaj. Ili portis ledajn vestaĵojn, similajn al felkovrilo. Virinoj ankaŭ portis jupojn kiuj kovris siajn korpojn ĝis la genuoj. Kun duon-fikshejma vivstilo, ili grupigis siajn ledajn tendojn apud siaj akvoprovizoj dum la vintro, kaj somere ili entreprenis atakojn interne de la lando.

En la tempo de la alveno de la eŭropanoj, ili elstaris kiel grandaj kuristoj, ĉasante aŭ prefere kaptante pampajn cervojn, reaedojn kaj eĉ guanakojn. Por faciligi sian agadon ili inventis du ilojn (unu el kiuj fariĝis klasika en Argentino) : la ĵetbulo, kaj pli primitiva ilo konsistanta el ŝtono ligita al ŝnuro farita el ledo aŭ tendenoj, nomata de la hispanoj "perdŝtona boleadora". Ili ankaŭ ĉasis tinamojn, koturnojn[1] kaj nandojn per la helpo de siaj arkoj kaj sagoj. Ili ankaŭ fabrikis ceramikon.

Ili kredis je granda dio, kiun ili nomis Sojĉuo, kiu havis kontraŭulon aŭ malbonan spiriton : Gvaliĉuo. Laŭ censo plenumita en la jaro 2010, ankoraŭ ekzistis 3 658 memidentigitaj Kverandoj en Argentino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]