Kronografo
Kronografo | ||
---|---|---|
kategorio de produktoj vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | ciferplato • sub-dial • clock hand • horloĝa mekanismo • chronograph pusher • krono • watch rotor • bezel vd | |
Kronografo (laŭvorte "tempregistrilo", el malnovgreka χρόνος chrónos "tempo", kaj γράφειν gráphein "skribi") estas horloĝo kun kroma funkcio, kiu ebligas starti, haltigi kaj rekomenci sekundan manon sendepende de la horloĝmekanismo, kaj kiu revenas al sia komenca pozicio. Nuntempe la termino ĉefe priskribas horloĝon, precipe analogan brakhorloĝon (pojno - kronometro), kun kroma kronometrofunkcio.
Kronografo estas uzata por preciza registrado de tempo, ekzemple en astronomiaj aŭ fizikaj mezuradoj [1][2].
La kronografo ne devus esti konfuzita kun la termino kronometro, kiu rilatas al horloĝoj kiuj estas precipe precizaj. Tiuj estis uzitaj ekde la 18-a jarcento, precipe kiel longitudhorloĝoj (ankaŭ nomitaj maraj kronometroj), sed ne nepre havas haltfunkcion.
Ekde la 1980aj jaroj, la termino kronografo ankaŭ estis aplikita al ĉiuj ciferecaj horloĝoj kiu inkluzivas klikholorĝa funkcio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Worldtempus, Louis Moinet The chronograph's inventor. Arkivita el la originalo je 2017-02-21. Alirita 2017-02-20 .
- ↑ Elizabeth Doerr, Forbes, History Rebooted: The Chronograph's Inventor is...Louis Moinet!.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kronografaj horloĝoj Keulen, Robert. 1996. Alirita la 25an de marto 2012
- Patek Philippe, komparo de kronografoj Gray & Sons novembro 2014
- Teknika perspektivo, la kronografo, Monochromaj horloĝoj, Xavier Markl, februaro 2016
- TAG Heuer’s 01: kronografhorloĝa movado klarigita kun videoj WatchTime junio 2016
- Cronosurf - La enreta kronografo