Kraslice
Kraslice | |||
germane Graslitz | |||
urbo | |||
Urbodomo en Kraslice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kraslice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Sokolov | ||
Administra municipo | Kraslice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Najbaras kun | Klingenthal Germanio | ||
Rivero | Svatava | ||
Situo | Kraslice | ||
- alteco | 514 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 19′ 26″ N 12° 31′ 03″ O / 50.32389 °N, 12.51750 °O (mapo) | ||
Areo | 81,33 km² (8 133 ha) | ||
Loĝantaro | 6 573 (2024) | ||
Denseco | 80,82 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1272 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 358 01 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0413 | ||
NUTS 5 | CZ0413 560472 | ||
Katastraj teritorioj | 14 | ||
Partoj de urbo | 15 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Kraslice | |||
Retpaĝo: www.kraslice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kraslice (germane Graslitz) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en Regiono Karlovy Vary 29 km nordokcidente de Karlovy Vary kaj 3 km de la germanaj limoj, sur rivero Svatava, en la okcidenta parto de Ercmontaro. Vivas ĉi tie 6 573 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Luby, Bublava, Stříbrná, Oloví, Rotava, Krajková, Markneukirchen kaj Klingenthal.
Situo de urbo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur limoj kun Germanio (Saksio) kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (Bublava, Stříbrná) estas signifa centro de vintraj sportoj. Kondukas tra ĝi fervojlinio Sokolov–Kraslice, personan transporton sekurigas kompanio GW Train Regio.
La urbo estas centro de tekstilindustrio kaj havas ĉi tie sidejon ankaŭ firmao Amati, produktanto de blovinstrumentoj. Apud la firmao Amati ekzistas ankaŭ meza industria lernejo kaj meza faka metilernejo, kiuj estas pro siaj celigoj ununuraj en la lando.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1272.
En la komunumaj balotoj en la jaro 1935 akiris henleinanoj dutrionan plimulton kaj naciecaj disputoj pli poste kulminis en surstratajn maltrankvilojn, escepte okazis eĉ perfortoj. Post Munkena interkonsento Kraslice estis unu el la unuaj sudetiaj urboj, kiujn vizitis Adolf Hitler (la 4-an de oktobro 1938).
Dum la dua mondmilito la fabrikoj transiris por armiga produktado por wehrmacht, la trafikon sekurigis militkaptitoj de multaj naciecoj. Kraslice estis liberigita fare de usonanoj la 7-an de majo 1945, sed je kelke da tagoj pli poste la administradon de la regiono transprenis soveta armeo. En la jaro 1945 Kraslice havis historie plej altan nombron de loĝantoj (18 500), same kiel ĉie en la limregiono, tiel ankaŭ en Kraslice regis mallongtempe post la liberigo konfuzaj kondiĉoj. Tuj en la jaro 1945 forlasis multe da germanoj, organizitaj ellandigoj okazis en la jaro 1946. Alŝovo de ĉeĥaj enloĝintoj estis malrapida pro malbona provizado senpere sur la limo kun Germanio. En la jaro 1950 Kraslice havis netutaj 6 000 loĝantojn, el tio estis pli ol mil germanoj. Temis precipe pri fakuloj, kiuj povis resti por konservado de kontinuieco de la specifa fako de la produktado de muzikinstrumentoj.
Post 1945, tekstilproduktado koncentriĝis en la nacia entrepreno Krajka, muzikinstrumentaj fabrikistoj formis la Amati-kooperativon, poste ankaŭ nacian entreprenon, kiu spertis kelkajn organizajn ŝanĝojn dum la jaroj, inkluzive de klopodoj por movi produktadon enlanden. Post 1950, post pluraj jarcentoj, kuprominado estis rekomencita en la loka parto Tisová (sendependa municipo ĝis 1960). Fine, la kompanio Amati sukcese daŭrigis sian intermilitan famon, kaj krom la seria produktado de muzikaj instrumentoj, ankaŭ majstraj pecoj estis produktitaj ĉi tie. Muzikaj instrumentoj de Kraslice gajnis kelkajn premiojn ĉe internaciaj foiroj kaj ekspozicioj. Sub la patroneco de la vetkuro, baldaŭ post 1945 ekfunkciis blovorkestro, kaj ekde 1957 la Granda blovorkestro Amati Kraslice, kiu post siaj unuaj sukcesoj en la Orienta Bloko, penetris Okcidenteŭropon kaj Usonon en la 1960-aj jaroj. La Meza industria lernejo de la produktado de muzikaj instrumentoj ankaŭ konservis sian reputacion, kiu kun sia specifa fokuso estis la ununura en Mezeŭropo kaj studentoj el la tuta Ĉeĥoslovakio venis ĉi tien.
La postmilita evoluo de Kraslice estis karakterize markita per la proksimeco de la ĉeĥoslovaka-germana ŝtatlimo. La antaŭa koneksa konstruareo inter Kraslice kaj la najbara Klingenthal kreata de municipo Hraničná estis likvidita kaj estiĝis arbarigita limregiona zono. Kraslice mem suferis preskaŭ intenca malkonstruado de vico da valoraj konstruaĵoj, kiuj rememorigis la germanan karakteron de la urbo (hotelo Bílá labuť en la placo).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 549 |
1880 | 7 850 |
1890 | 17 147 |
1900 | 11 802 |
1910 | 13 857 |
1921 | 20 419 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 13 936 |
1950 | 7 383 |
1961 | 7 617 |
1970 | 7 128 |
1980 | 7 371 |
1991 | 7 604 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 273 |
2014 | 6 952 |
2016 | 6 885 |
2017 | 6 802 |
2018 | 6 802 |
2019 | 6 749 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 6 767 |
2021 | 6 306 |
2022 | 6 537 |
2023 | 6 614 |
2024 | 6 573 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Burgo sur monteto Hradiště estas arkeologie pruvita en la 14-a kaj la 15-a jarcento. Sed eblas, ke fondis ĝin reĝo Přemysl Otakar la 2-a antaŭ la jaro 1272.
- Preĝejo de Dia Korpo el la jaroj 1893–1896
- Kapelo de Avanco de sankta Kruco kun adiaŭiga ĉambrego (1885)
- Evangelia preĝejo (1912)
- Urba buĉejo (1904)
- Vilao de Fuchs (1904)
- Vilao de Breinl (1903)
- Fabriko Bohland a Fuchs
- Trabfakaj domoj en strato 5. května
- Preĝejo de sankta Jakobo pli Granda
- Preĝejo de sankta Egidio
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Julius Meinl (1824–1914), entreprenisto
- Johann David Starck (1770–1841), entreprenisto
- Johann Anton Starck (1808–1883), entreprenisto
- David Jahnl (* 1808), kuracisto
- Josef Carl Starck (1792–1851), grandbienulo
- Kateřina Zohnová (* 1984), basketbalistino
- Richard Dotzauer (1816–1887), politikisto
- Franz Gruss (1891–1979), desegnisto kaj pentristo
- Michael Krmenčík (* 1993), futbalisto
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Nomo | Germana nomo | Regiono ha | Loĝantaro 1930 |
loĝantaro 2001 |
Notoj |
Černá | Schwarzenbach b. Frankenhammer | 654,26 | 234 | 0 | |
Čirá | Lauterbach b. Graslitz | 405,99 | 130 | 27 | antaŭe Litrbachy |
Hraničná | Markhausen | 386,84 | 1253 | – | |
Kámen | Stein am Hohen Stein | 248,73 | 251 | 11 | |
Kostelní | Kirchberg am Hohen Stein | 503,29 | 371 | 12 | |
Kraslice | Graslitz | 1301,43 | 13524 | 6797 | |
Krásná | Schönwerth | 729,46 | 1100 | 104 | |
Liboc | Frankenhammer | 656,87 | 471 | 2 | antaŭe Čtyřdomí |
Mlýnská | Konstadt | 716,92 | 326 | 18 | |
Počátky | Ursprung | 745,75 | 364 | 17 | |
Sklená | Glasberg | 1) | 412 | 36 | |
Sněžná | Schönau b. Graslitz | 821,96 | 575 | 14 | |
Tisová | Eibenberg | 203,20 | 1794 | 88 | |
Valtéřov | Waltersgrün | 574,65 | 143 | 8 | la unua mencio en la jaro 1184 kiel Ullersgrün, ekde 1348 Valtéřov |
Zelená Hora | Grünberg | 186,07 | 1362 | 103 | |
Urbo Kraslice | Stadt Graslitz | 8135,42 | 22310 | 7237 |
1) Ensumigita en Kraslice.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Vido el strato Skalní ulice
-
Strato Pohraniční stráže kun muzika lernejo
-
Vido al la urbo el montopiedo de Sněženský vrch
-
Preĝejo de Dia Korpo el strato Nerudova
-
Evangelia preĝejo
-
Strato Nerudova
-
Vido al la urbo de tombejo
-
Vido de la evangelia preĝejo
-
Strato 5. května
-
Stacidomo
|