Krapina
Krapina | |||
---|---|---|---|
urbo en Kroatio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 530 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 242 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 10′ N, 15° 52′ O (mapo)46.15888888888915.874444444444Koordinatoj: 46° 10′ N, 15° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 203 m [+] | ||
Areo | 47,7 km² (4 770 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Krapina [+] | |||
Krapina estas urbo en Kroatio, en ties provinco Krapina-Zagorje. Krap kroate signifas karpo. La urbo donis al la kroata historio multajn konatulojn, sed plej famas pro la elfosaĵoj de neandertala triba setlejo, vivloko de la Krapina Prahomo (Homo krapiniensis), la plej karakteriza tiutipa trovejo en tiu ĉi parto de Eŭropo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 58 km2
- Supermara alteco: 203 m
- Loĝantaro: 12 950
- Poŝtkodo: 49 000
- Telefonprefikso: 49
- Aŭtokodo: KR
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagrebo-Maribor.
Historio
[redakti | redakti fonton]La romianoj havis tie malgrandan fortikaĵon. La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1193. Fortikaĵo konstruiĝis en 1258, sed iom poste ankaŭ alia. En 1899 oni trovis restaĵojn de Neandertala homo. En 1910 loĝis tie 4 430 da homoj, (4 283 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Krapina apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Varaždin, al distriktejo de Krapina, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruinoj de fortikaĵo
- baroka pilgrima preĝejo surmonte omaĝe al la Dipatrino (Crkva Majke Božje Jeruzalemske na Trškom vrhu)
- paroĥa gotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 15-a jarcento, en 1903 tute rekonstruita
- abatejo kaj preĝejo omaĝe al Sankta Katerino de 1657 kun biblioteko
- muzeo moderna pri la Neandertala homo (danke al la malkovroj kaj esploroj de Dragutin Gorjanović-Kramberger)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Ljudevit Gaj naskiĝis en 1809
- Johano Korvin (neoficiala filo de Matiaso la 1-a kaj kroata banuso) mortis en 1504