Komoraj arbaroj
Komoraj arbaroj | |
---|---|
ekoregiono | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Koordinatoj | 11° 45′ 0″ S, 43° 24′ 0″ O (mapo)-11.7543.4Koordinatoj: 11° 45′ 0″ S, 43° 24′ 0″ O (mapo) [+] |
Komoraj arbaroj | |
Vikimedia Komunejo: Comoros Forests Ecoregion [+] | |
La komoraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Komoroj, konsistantaj el kvar precipaj insuloj kiuj situas en Mozambika Kanalo inter Madagaskaro kaj Orientafriko. La komoraj arbaroj estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono kovras ĉirkaŭ 2 000 kvadratajn kilometrojn disdonitajn inter la ĉefaj vulkaninsuloj Granda Komoro, Anjuano, Mohéli, kiuj konstituas la Union de Komoroj, kaj Majoto kiu estas franca transmara departemento.
Tiuj insuloj estas faŭnoriĉaj kun endemiaj specioj inkluzive de kvar endanĝerigitaj specioj vivantaj en Kartala-Monto, la plej granda aktiva vulkano en Granda Komoro.
La insuloj havas humidan tropikan klimaton kun pluvsezono inter oktobro kaj aprilo.
Flauro
[redakti | redakti fonton]Kaj la flaŭro kaj la faŭno similas tiujn de Madagaskaro, kvankam ĉeestas pli ol 500 da plantospecioj, endemiaj en Komoroj. La du pli grandaj insuloj, Granda Komoro kaj Anjuano havas pli altajn pintojn kaj variaĵon de malaltaĵa kaj montara arbaro, kun mangrovoj laŭlonge de la marbordo.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Estas pli da birdoj, mamuloj, kaj reptiolioj ol antaŭvideble en insuloj de Hinda Oceano, inkluzive de lemuroj, kiel en apuda Madagaskaro. Endemiaj specioj inkludas dudek unu speciojn de birdoj, naŭ speciojn de reptilioj, kaj du speciojn de la fruktkiropteroj : Pteropus livingstonii kaj Rousettus obliviosus. Aliaj mamuloj inkludas Eulemur mongoz (lemuredoj) kaj subspecion de la sejŝela fruktkiroptero (Pteropus seychellensis comorensis).
Pluraj el la endemiaj birdospecioj estas minacataj de formorto :
- Anjuana orelstrigo (Otus capnodes)
- Komora orelstrigo (Otus pauliani)
- Longvosta nesilo (Nesillas longicaudata)
- Komora drongo (Dicrurus fuscipennis)
- Majota drongo (Dicrurus waldenii)
- Komora nektarinio (Nectarinia comorensis)
- Grand-komora zosteropo (Zosterops mouroniensis)
- Komora olivkolombo (Columba pollenii)
- Komora blukolombo (Alectroenas sganzini)
- Komora muŝkaptulo (Humblotia flavirostris)
Estas dekoj da endemiaj specioj de papilioj.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro de Komoroj nuntempe sumiĝas je pli ol 700 000 kaj ĉar ĝi pli kaj pli kreskas, pli kaj pli da senarbarigo okazas por agrikulturo. Vulkanaj erupcioj kaj ciklonoj plie difektas la arbaron, kaj speciale minacas la populaciojn de la fruktokiropteroj (Megachiroptera, Pteropodidae).
La plej granda sendifekta arbaro situas sur la pli altaj montaraj deklivoj inkluzive de Kartala-Monto, kiu ne estas protektita same kiel la arbaro en Ntingui de Anjuano. Protektitaj areoj inkludas Kombani-Monton kaj Nacian Parkon Sazilej en Majoto, dum la sola protektita areo en sendependaj Komoroj estas Mara Parko en Mohéli.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0105 : Komoraj arbaroj (WWF)
- angle Komoraj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Komoraj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Komoraj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Komoraj arbaroj (Globalspecies)[rompita ligilo]
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Comoros forests
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj (Naturprotekto Internacie)
- angle Ramsar-listo por Komoroj - Ramsar-Interkonsento
- angle Komoroj Arkivigite je 2010-06-16 per la retarkivo Wayback Machine - Grava birda areo